Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/503

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi ne scias, kiaj estas viaj planoj por la estonteco, sed mi pensas ke antaŭ ĉio vi devas per ĉiuj fortoj peni fondi solidan kason, ĉar por sukcesoj en nia afero, tiel same kiel por milito, „estas necesaj tri (aferoj)[1] objektoj[2]: mono, mono kaj mono“.

Al vi kaj al ĉiuj estimataj membroj de la „Espero“ koran saluton…

N-ro 142.
3. V. 1892

(telegramo)

El Varŝava. Telegramo No. 547.

Sendita: la 3-an, je la 1 h 10 m posttagmeze[3].

Benitan komencon kreskantan potencon en floro kaj gloro deziras el koro Zamenhof.

N-ro 143.
N L. 4. (16.) V. 1892

Mi ricevis la telegramon de hieraŭ kaj petas la „Esperon“ akcepti mian koran dankon por la elekto mino kiel honoran efektivan membron. Mi estos tre danka al la societo, se ĝi volos min sciigi pri la rezultatoj kaj difinoj de la unua komuna kunveno.

Membro de „Espero“ L. Zamenhof.



N-ro 144.
N L. 11. (23.) V. 1892

Mi ricevis la leteron de sinjoro Becker kaj legis ĝin kun granda plezuro; mi ricevis ankaŭ la leterojn de s-roj Ŝmurlo kaj Terentjev kaj la diversajn gazetojn kun la sciigoj kaj telegramoj. Por ĉio tio ĉi mi kore dankas. Mi ĝojas, ke la komenco de via Societo estis tiel bona kaj solena. La telegramoj de la Norda Telegrafa Agentejo havas gravan signifon por nia afero. Pli detale pri la festo de la Espero mi parolos en la 7-a numero de la Esperantisto (por la 6-a estas jam tro malfrue).

Estus tre bone, se la „Espero“ volus sendi al la internacia muzika ekspozicio en Vieno la himnon de Adelsköld (eble ankaŭ ion alian) kaj la surskribon en Esperanto por la eksterlanda salono.

La leteron de s-ro Majnov mi ricevis kaj mi respondos al li ke sciigojn en la nomo de la „Espero“ ni povas presi nur tiam, kiam ili portas karakteron oficialan (t. e. estas subskribitaj de la membroj de la komitato).

Nun permesu al mi turni min al vi kun la sekvanta peto:

Mi deziras nun presi novan (5-kopekan) eldonon de la verko No 1; sed en Varsovio la cenzuro nenion permesas kaj tial mi sendas la manuskripton al vi kaj petas vin prezenti ĝin al la cenzuro Peterburga kaj tuj kiam la manuskripto estos subskribita — resendi ĝin al mi. Mi almetas 80-kopekan stampan markon por la cenzuro kaj 42 kop. por la (return[4]) poŝta resendo. Mi pensas ke la nova libreto havos tre gravan signifon kaj mi estos al vi tre danka por via helpo. Kun kora saluto al ĉiuj membroj de la „Espero“…

  1. forstrekita en la originalo.
  2. superskribita.
  3. telegrafnotoj ruslingve.
  4. forstrekita en la originalo.