Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/504

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 145.
N L. 16. (28.) V. 1892

Responde vian leteron de 11/V mi rapidas sciigi vin ke al librovendistoj mi la librojn en komision ne donas, ĉar dank’ al mia nuna situacio mi devas mem pagi antaŭe por ĉiu nombro da ekzempleroj (eĉ el miaj propraj libroj), kiujn mi prenas kaj tial mi povas vendadi nun nur por mono pagita. Tamen kun la societo „Espero“ mi faras escepton, ĉar mi dezirus ke la societo posedu ĉiujn librojn en sufiĉa nombro. Tial mi sendis al vi hodiaŭ en komision tiujn librojn kaj en tiu nombro, kiujn vi deziras, kaj mi sendas al vi nun la kvitancon, kun kiu vi povos post 6—8 tagoj ricevi la sendaĵon. Se la societo deziras havi tiujn ĉi librojn en komisio, tiam mi povas doni al ĝi rabaton de 25%; sed se la societo povus kaj volus aĉeti la librojn je sia propra risko, tiam mi povus doni al ĝi rabaton de 50%.

Laŭ via deziro mi sendis al vi hodiaŭ 50/No 1, 10/2, 20/3, 40/4, 10/5, 100/6, 100/7, 100/9, 100/10, 30/11, 30/12, 5/13, 10/14, 10/15, 30/16, 30/17, 30/18, 10/19, 20/20, 10/21, 5/22, 5/23, 15/24, 50/26, 10/29, 10/30, 20/31, 50/32, 200/4, 20/44, 200/48, 30/49.

De No 8 mi havas nun nenian ekzempleron kaj tial mi ne sendis; mi esperas baldaŭ ĝin presi denove kaj tiam mi sendos al vi. De No 10 mi havas nur la eldonon malnovan (kun kelkaj eraroj) kaj mi sendis al vi tiun ĉi malnovan eldonon, ĉar mi pensas, ke la eraroj ne estas tre gravaj. De No 25 (kiel skribis al mi s-ro Demonget) jam nun nenio restis; No 27 ankaŭ jam ne ekzistas en aparta vendado (ĝi estas nun vendata nur kun la lernolibro No 24). La plej granda parto de la eldono de No 27 estis siatempe aŭ dissendita senpage aŭ sendita en komision, el kiu mi poste nenion ricevis, nek monon, nek verkojn returne. Kiam la cirkonstancoj al mi permesos, mi presos ĝin denove aparte. — No.No 28, 33, 34, 35, 36, 37, 38, 39, 40, 42, 43, 45, 46, 47, 50, 51, 52, kaj 53 mi venigas ĉiam mem nur en tre malgranda nombro laŭ mezuro de bezono, (kaj tial)[1] ĉar mi ne havas la eblon aĉeti ilin por provizo en pli granda nombro; tial mi povas nek doni ilin en komision nek doni de ili ian rabaton. Tial mi konsilas al vi venigi tiujn ĉi numerojn aŭ rekte de iliaj aŭtoroj, aŭ per la librejo de Rudolf Uhlig en Leipzig.


Mi sendas al vi nun la leteron de s-ro de Beaufront; eble vi trovos utile fari el ĝi ian uzon?


Laŭ la peto de s-ro de Majnov mi sendas al vi nun 2 ekzemplerojn de mia fotografaĵo (en formato vizita, ĉar en kabineta mi bedaŭrinde ne havas kaj neniam havis). Ankaŭ mian mallongan biografion.

Koran saluton al la tuta societo akceptu…



  1. forstrekita en la originalo.