Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/506

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

per No 41. Se la societo ofte bezonas nomarojn en lingvo rusa, estus eble bone, ke ĝi presu la plej novan nomaron en lingvo rusa (kio kostos ne multe).

Mi dankas kore por la novaĵoj pri la personoj, kiuj sin turnis al la societo kun demandoj pri nia afero.

Mi estos tre danka al la societo, se ĝi volos demandi al la cenzurejo pri la manuskripto de mia 5-kopeka lernolibro kaj sendi ĝin al mi, se ĝi estas jam subskribita. Estas tre grave, ke tiu ĉi libro eliru kiel eble plej rapide.

Kun kora saluto
membro de la „Espero“ L. Zamenhof.


N-ro 149.
N L. 11. VI. 1892

Mi sendas al vi nun la subskribitan transdonon de mia rajto super la lernolibro kaj mi petas vin kiel eble plej baldaŭ sendi al mi la manuskripton por ke mi komencu ĝin presi. Koran dankon por la permeso[1] presi la firmon de la Societo.

Ke vi partoprenu en la ekspozicio en Ĉikago estuo tre[2] dezirate; sed kia estos la plej bona (rimedo)[3] maniero de partoprenado[2], mi bedaŭrinde ne povas al vi diri, ĉar mi tute ne konas la kondiĉojn.

N-ro 150.
N Folio. 11. VII. (?) 1892

(Surpresaĵo):

Honora[4] Membro
de la
„ESPERO“
Societo Esperantista
en
S.-PETERBURGO.

La rajton por eldono de la troviĝanta en S. Peterburga Cenzura Komitato libro: „Esperanto, la lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro“ per tio ĉi mi transdonas al la Societo „Espero“[5].

L. Zamenhof[6].


N-ro 151.
N P. 1. (13.) VII. 1892

La gazeton „Peterburgskaja Ĵiznj“ mi ricevis kaj sendas al vi mian plej koran dankon. Mi miras, ke mi ĝis hodiaŭ ne ricevis ankoraŭ returne la manuskripton de mia 5-kopeka lernolibro. Ĉu la cenzuro faras iajn malfacilaĵojn? La manuskripto kuŝas jam preskaŭ 2 monatojn. Ĉu ne ekzistas ia malhelpo?

N-ro 152.
N L. 8. (20.) VII. 1892

Estas granda domaĝo, ke la manuskripto de la 5-kopeka lernolibro perdiĝis kaj la eldono tiel longe prokrastiĝis; sed kulpigi oni neniun povas kaj fari riproĉojn al la cenzuristo ni ankaŭ certe ne devas.

  1. en la originalo estas skribita erare: permesi.
  2. 2,0 2,1 skribita super la linio.
  3. forstrekita en la originalo.
  4. vorto alskribita mane en Esperanto.
  5. skribita per nekonata karaktero en rusa lingvo (la tuta teksto).
  6. aŭtentika subskribo de d-ro Zamenhof ruslitere.