Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/507

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi preparis alian ekzempleron kaj mi sendos ĝin nun al vi; estus tre bone se mi povus ĝin ricevi returne kiel eble plej frue. Mi sendas al vi ankaŭ stampajn markojn de 80 kop. por la cenzuro.

Mi sendas al vi nun ankaŭ 3 rublojn, kiujn s-ro A. Grünfeld oferis por la klubo, kiu zorgos pri partoprenado de nia afero en Ĉikago.

N-ro 153.
N L. 16. (28.) VII. 1892

Mi ricevis kun danko la leteron de s-ro A. Florello kun la kopioj de la 4-a kaj 5-a kunsido. La ideo skribi (la)[1] cirkuleron al la profesoroj kaj konataj instruituloj estas tre bona; sed mi pensas, ke estus pli utile atendi kun tio ĉi ĝis estos preta la nova (5-kopeka)[2] lernolibro en lingvoj rusa kaj franca (tiun ĉi lastan mi intencas baldaŭ prepari por la propagando en la eksterlando); ĉar se vi dissendos cirkulerojn sen detala klariga antaŭparolo kaj sen priskribo de la nuna stato de la afero, la cirkuleroj laŭ mia (opinio)[3] restos sen bonaj fruktoj aŭ eĉ sen respondoj. Mi petas la societon pripensi tiun ĉi punkton, ĉar pro la granda graveco, kiun povas havi por ni la respondoj de la instruituloj, ni ne devus fari tiun ĉi paŝon nepreparite.

Mi estos tre danka al la „Espero“ se ĝi demandos la cenzuriston pri mia 5-kopeka lernolibro kaj resendos ĝin al mi kiel eble plej baldaŭ. Estus tre bone, se „Espero“ volus eldoni tian saman verketon en lingvo franca; se la societo ne povas tion ĉi fari, tiam mi baldaŬ mem penos eldoni tiun ĉi verketon.

N-ro 154.
N P. 23. VII. (4. VIII.) 1892

Mi sendis al vi hodiaŭ la manuskripton de s-ro N. Borovko el Odeso (traduko de la „Ŝtona Gasto“ de Puŝkin), kiun mi senerarigis. Mi sendis ĝin al vi laŭ la deziro de s-ro Borovko.

N-ro 155.
N P. 26. VII. (7. VIII.) 1892

La manuskripton de la 5-kopeka lernolibro mi ricevis kaj kore dankas.

N-ro 156.
N P. 2. (14.) VIII. 1892

La nomoj kaj adresoj de la (personoj)1 novaj Esperantistoj, altiritaj de la „Espero“ kaj de s-ro Ostrovski, estos presitaj en No 9 de Ia gazeto. Vian leteron kun la 13 rubloj kaj kun la 27 novaj abonantoj mi sendis al s-ro Trompeter kaj la diritaj 27 personoj baldaŭ ricevos la „Esperantiston“ el Schalke. La skribita alfabeto en la 5-kopeka lernolibro estas laŭ mia opinio superflua, ĉar tiu ĉi verko devas nur doni plenan ideon pri la konstruo de nia lingvo; la skribitan alfabeton mi intencas doni en la nova eldono de la 10-kopeka lernolibro (kun 2 vortaroj) aŭ en ia alia verko, kiu enhavos en si nian lingvon detale.




  1. forstrekita en la originalo.
  2. surskribita super la linio.
  3. vorto mankanta en la originalo, verŝajne simple forgesita dum skribado.