Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/508

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
N-ro 157.
NP. 20. VIII. 1892

Antaŭ 2 semajnoj vi skribis al mi, ke la cenzuristo promesis subskribi la 2-an ekzempleron de mia manuskripto tuj post ĝia ricevo. Tial mi miras, ke mi ĝis hodiaŭ ĝin ankoraŭ ne ricevis. Mi petas vin kore, ne forgesu pri la manuskripto, kies baldaŭa eliro estas por mi tre grava kaj pri kiu mi eĉ jam skribis en la „Esperantisto“, ke ĝi eliros en la mezo de Aŭgusto.


N-ro 158.
NL. 31. VIII. (12. IX.) 1892

(kun funebra marĝenkadro)

Kun tiu ĉi letero mi sendas al vi 8 rublojn, kiujn d-ro Guminski kaj sinjorino S. Vogaŭ (ambaŭ el Rovnoje, gub. Samara) oferis por a celoj de partopreno de nia afero en la ekspozicio en Ĉikago.


N-ro 159.
NP. 19. IX. (1. X.) 1892

Mi sendis al vi hodiaŭ por provo (senpage) 50 ekz. de la No 56 (5-kopeka lernolibro). Laŭ la deziro de „Espero“ mi donis en tiu ĉi verko skribitan alfabeton kaj aldonis diversajn vortojn en la vortaro.

Se vi bezonas tiun ĉi verkon en pli granda nombro, mi povas ĝin ankaŭ doni al vi kun granda rabato, tamen ne kun tiel granda kiel la ceterajn verkojn, ĉar tiam mi devus tre multe perdi. Dum de ĉiuj verkoj mi donas al vi 50%), mi de la verko No 56 povas doni al vi nur 30% da rabato.


N-ro 160.
NL. 5. (17.) X. 1892

(kun funebra marĝenkadro)

Pardonu min, ke mi denove venas maltrankviligi vin per unu peto. Mi volas nun presi novan eldonon de kelkaj verkoj (NNo 8, 10, 11, 14, 27, 41 kaj 56), sed la Varsovia cenzuro nenion volas legi dirante, ke ĉio tuŝanta la lingvon Esperanto povas esti cenzurata nur en S. Peterburgo. Mi tial permesas al mi sendi al vi hodiaŭ la nomitajn 7 verkojn kun la kora peto ke vi volu ilin doni en la S. Peterburgan cenzurejon kaj resendi al mi, kiam ili estos subskribitaj. Post unu semajno la verkoj kredeble estos jam subskribitaj, kaj mi estos al vi tre danka, se vi tiam tuj ilin prenos el la cenzurejo kaj senprokraste volos sendi al mi. Al ĉiu verko devos esti aldonita stampa marko por 80 kop., kaj tial mi nun sendas por la (5 verkoj — 4 rublojn)! [1] 7 verkoj — 5 rublojn kaj 80 kop. (5 r. 60 kop. por markoj kaj 20 kop. por la poŝta resendo sub banderolo).

En la nova eldono de la 5-kopeka libro la teksto de aliĝo estos presita ne sole sur poŝta blanketo, sed ankaŭ en la libro mem, ĉar la poŝtaj kartoj ofte perdiĝas en la vojo kaj tiam la ricevanto ne scias

kion fari.

  1. forstrekita en la originalo.