Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/509

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

N-ro 161. NL. 15. (27.) X. 1892

(kun funebra margenkadro)

Mi ricevis la 20 rublojn, kaj hodiaŭ mi sendis al vi 500 ekz. de la verko No 56. Mi sendis per fervojo, ĉar per poŝto la transsendo mem kostus ĉirkaŭ 8 rublojn! Kun tiu ĉi letero mi sendas al vi la duplikaton de la letero transsenda.

La kalkulo estas: 500 ekz. po 5 kop. 25r.00 Rabato 3095. .. 7.50 1750 a) lasfervojo.” ==. 1.24 spun seko enpakado;:. 0.40 kune 19.14

En tia maniero el viaj 20 r. restis ankoraŭ 86 kop., kaj por tiu ĉi sumo mi sendis al vi hodiaŭ aparte sub banderolo ankoraŭ 20 ekz. de la 5-kopeka libro.

La cirkuleron de d-ro Ostrovski mi ankaŭ ricevis kaj mi trovas ĝin tre bona.

P.S. Ĉu vi sendis jam als-roTrompeterla anoncojn de s-ro Puĉkovski?


N-ro 162. N L. 24. X. (5. IX.) 1892

(kun funebra margenkadro)

La cenzuritan ekzempleron de la 5-kopeka lernolibro mi ricevis kaj kore dankas. Pri la ceteraj manuskriptoj oni diris al mi en la Varsovia cenzurejo la jenon:

Ili ricevis el la „Glavnoe Upravl. po d. peĉati“! la manuskriptojn kun la demando „kial la Varsovia komitato ne volas cenzuri la manuskriptojn, dum la unuaj eldonoj de tiuj verkoj estis ja cenzuritaj en Varsovio?“ La Varsovia komitato tamen, anstataŭ cenzuri, tujresendis la verkojn al la Glavnoe Upravlenje! kun la sekvanta respondo: „antaŭ kelkaj jaroj ni havis 2 cenzuristojn, kiuj prenis sur sin legi la verkojn esperantajn; sed nun ambaŭ tiuj ĉi cenzuristoj mortis kaj ni havas nenian cenzuriston por la verkoj esperantaj“. En efektiveco tiu ĉi respondo estas tute sensenca; ĉar la „nekomprenado de la lingvo“ povus reteni ilin legi nur verkojn en Esperanto, sed tio ĉi tute ne estas kaŭzo por ne cenzuri rusajn lernolibrojn aŭ vortarojn pri Esperanto, ĉe kiuj oni nenion devas kompreni, kaj kiujn ili tamen obstine rifuzas!

La manuskriptojn kune kun la respondo la Varsovia komitato sendis al la „Glavnoe Upravlenje“! antaŭhieraŭ, t. e. la 22/X (3/XI). Nun, se vi volas fari al mi komplezon, mi petas kore, ke iu el la „Espero“ iru al la Glavnoe Upravlenje kaj petu ĝin (sendi)? doni la manuskriptojn kiel eble plej frue al la komitato S. Peterburga, ĉar la Varsovia, kiel la Upravlenje nun vidas, volas nenion cenzuri. Precipe

! ruslitere en la originalo, signifas: Ĉefa Administrejo por la Aferoj de la Gazetaro. ? forstrekita en la originalo.