Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/510

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pri la verko No 41 mi petas vin rapidigi ilin, ĉar de tiu ĉi verko, kiu estas ja la plej grava, mi ne havas jam eĉ unu ekzempleron kaj devas rifuzi al la petantoj.


N-ro 163.
NP. 6. (18.) XI. 1892

D-ro Ostrovski skribis al mi, ke la Jaltaj esperantistoj deziras eldoni je sia nomo: „Mezan vortaron esperanto—rusan“; se manuskripto de tiu ĉi verko estas jam preta, li deziras, ke mi tuj komencu la presadon kaj eĉ sendis jam parton de la kostoj de presado. Ĉar „Espero“ posedas la manuskripton de s-ro A. Grünfeld, tial mi petas vin sciigi min, ĉu vi deziras eldoni tiun ĉi verkon je via propra kalkulo aŭ ĉu vi eble volos lasi la eldonon de tiu ĉi verko al la Jaltaj esperantistoj? En la lasta okazo mi petas vin doni la manuskripton al la cenzuro kaj post subskribo transsendi ĝin al mi (por la 80-kopeka marko mi pagos al vi ĉe okazo). En tia okazo volu surskribi sur la titola paĝo (laŭ deziro de la Jaltanoj): „Izdanie Esperantistov goroda Jalti“. [1]


N-ro 164.
NP. 10. (22.) XI. 1892

Sinjoro de Majnov demandis min en la nomo de „Espero“, kiujn librojn mi komprenas sub „Kurs vaĵnejŝih soĉinenij na 1 rublj“ [2], kaj mi povas al vi respondi pluon: Sub la nomo „Kurs“ mi komprenas la verkojn NNo 56, 11, 12, 16, 18, 41 kaj 14.


N-ro 165.
NP. 16. (28.) XI. 1892

Se vi havas ankoraŭ kelkan nombron da ekzempleroj de la verko No 41, mi petas vin sendi ilin al mi (kun surmetita pago); ju pli multe vi sendos, des pli bone.

Estu ankaŭ tiel bonaj kaj sciigu min, kio fariĝis kun la verkoj, kiujn mi sendis al vi por la cenzuro? Se la cenzuro faras malfacilaĵojn, tiam mi petas vin peni, ke almenaŭ la verkon No 41 (kiu ja estis cenzurita en S. Peterburgo) oni subskribu al mi kiel eble plej baldaŭ.


N-ro 166.
NP. 7. (19.) XII. 1892

Hodiaŭ mi ricevis la cenzuritajn ekzemplerojn de la verkoj NNo8, 10, 11, 14, 27 kaj 41. Mi kore vin dankas. La verkon No 41 mi jam donis al la presejo.


N-ro 167.
NP. 21. I. (2.II.) 1893

Hodiaŭ mi ricevis la manuskriptojn de la franca lernolibro kaj la meza vortaro kaj mi kore vin dankas. Mi miris, ke sur la banderolo estis dirite: „iz cenzury“ [3].

Ĉu ne vi alsendis al mi tiujn ĉi manuskriptojn?

  1. en la originalo ruslitere, signifas: Eldono de la esperantistoj de la urbo Jalta.
  2. en la originalo ruslitere, signifas: kurso de la plej gravaj verkoj por 1 rublo.
  3. en la originalo ruslitere, signifas: el la cenzuro.