Mi petas vin alsendi al mi 50 ekzemplerojn de la „Regularo“ kaj la pagon por tiuj ĉi ekzempleroj meti en mian kalkulon.
Unu sinjoro oferis 50 rublojn por la partoprenado de Esperanto en Ĉikago. Ĉu vi havas ankoraŭ la intencon kaj la eblon aranĝi tiun ĉi partoprenon? Mi petas vin respondi al mi pri tio ĉi.
La librojn mi elsendis al vi kaj nun mi sendas al vi la fakturon. Partopreni en la ekspozicio en Ĉikago mi kredeble ne povos; sed en ĉia okazo mi petas vin alsendi al mi la regulojn de la rusa filio.
Mi sendas al vi hodiaŭ per rekomendita banderolo du manuskriptojn („Universala vortaro“ kaj „Ekzercaro“) kaj mi petas vin havu la bonecon doni ilin en la cenzurejon kaj poste resendi al mi. Mi forte dezirus, ke tiuj ĉi 2 verkoj estu pretaj ankoraŭ en tiu ĉi somero, kaj tial mi estos al vi tre danka se vi volus peni, ke mi ricevu returne la manuskriptojn subskribitajn kiel eble plej frue. La 80-kopekajn stampajn markojn volu preni el la mono, kiun la societo ŝuldas al mi.
Mi ricevis la leteron de s-ro Beker kun 4 rubloj kaj mi (sendis la 5)[1] transdonis ilin al s-ro Trompeter por ke li sendadu al Espero ankoraŭ 5 ekzemplerojn de la gazeto. Vian peton pri la mankantaj numeroj de 1892 mi bedaŭrinde ne povas plenumi, ĉar mi mem havas nenian ekzempleron. Mi konsilas al vi turni vin pri tio ĉi al la eldonanto, s-ro Trompeter — eble li trovos ankoraŭ por vi ekzempleron de la mankantaj numeroj. Se li nur povos fordoni po unu ekzemplero de la mankantaj numeroj, li faros tion ĉi volonte, se vi vin turnos rekte al li.
Tuŝante la transporton de la „Esperantiso“ el Nurnbergo S. Peterburgon, mi povas sciigi vin, ke mi faris al vi la proponon ne sole kun la scio de s-ro Trompeter, sed eĉ rekte de lia propra iniciativo — kaj laŭ lia propra peto[2]. Por pruvo mi aldonas tie ĉi unu el liaj leteroj. Formalan rifuzon de lia flanko mi nun ankoraŭ ne povas preni, ĉar mi ne scias ankoraŭ ĉu prosperos al vi ricevi la permeson de la rusa registaro. Ni ne povas forĵeti la malnovan ordon, antaŭ ol ni havas tute pretan ordon novan. S-ro Trompeter kelkajn fojojn petis min, ke mi penu atingi la eblon eldonadi la gazeton en Varsovio aŭ S. Peterburgo. Mi promesis al li kaj mi skribis al vi. Se ni havos jam en la poŝo la permeson de la rusa registaro kaj se
ni el la kondiĉoj de tiu ĉi permeso havos la garantion, ke ni povos