Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/512

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

(kvankam cenzurante en S. Peterburgo) presadi ĝin kaj dissendadi ĝin al la abonantoj en Varsovio sub nia propra kontrolo kaj respondeco, tiam, nur tiam mi povos diri al s-ro Trompeter: „jen ni havas la eblon eldonadi la gazeton en Rusujo; la permeson de la registaro ni havas; la tutan materialan flankon kaj la tutan respondecon por la akurateco mi prenas sur min; skribu al mi, ĉu vi deziras daŭrigi la eldonadon en Nurnbergo aŭ ĉu vi deziras, ke ni ĝin eldonadu en Rusujo“. Ne estas eĉ la plej malgranda dubo, ke li tiam elektos la lastan (ĉar la gazeto alportas ja nur klopodojn kaj perdojn, sed neniajn plezurojn aŭ gajnojn). Sed se li (kion mi ne esperas) diros, ke li deziras mem daŭrigi la eldonadon de la gazeto, tiam mi kompreneble cedos al li kun la plej granda plezuro; se la rusa registaro permesos al ni eldoni la gazeton, ĝi ja ne devigos nin nepre ĝin eldonadi. Sen la konsento de s-ro Trompeter mi nenion faros; sed tiu ĉi konsento (kiun mi private jam longe havas) estas necesa nur por ni, por ke ni poste, havante jam la permeson, sciu, ĉu ni devas eldonadi la gazeton aŭ ne; sed por la rusa registaro la konsento de s-ro Trompeter havas ja nenian signifon. Preni formalan rifuzon de s-ro Trompeter (estas)Citaĵa eraro: Invalid parameter "mame" in <ref> tag. Did you mean "name"? havu la permeson jam (enCitaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; nomo ne povas esti simpla entjero. Uzu priskriban titolon) antaŭ[1] la fino de tiu ĉi jaro, ni deziras nun komenci la penojn pri tio ĉi ĉe la rusa registaro, kaj ni petas vin skribi al ni ĉu vi nenion havas kontraŭ tio ĉi.“

La paperon, kiun vi bezonas de mia flanko, mi sendas al vi kun tio ĉi; nur la lokon pri s-ro Trompeter mi ŝanĝis, ĉar mi pensas, ke por la registaro ĝi ne estas bezona. Ĉiujn aliajn (Antaŭ kelkaj semajnoj)Citaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; nomo ne povas esti simpla entjero. Uzu priskriban titolon paperojn, kiujn vi bezonas por tiu ĉi afero mi sendos al vi tuj kiam vi skribos al mi pri tio ĉi.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi sendis al vi „Universalan Vortaron de la lingvo Esperanto“. Ĉu ĝi jam estas subskribita de la cenzuro?

P. S. La poŝtan karton de s-ro Trompeter mi petas resendi al mi.

  1. skribita super la linio.