Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/513

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 170—176

N-ro 171.
N P. 18. (30.) VII. 1893

La cenzuritan manuskripton de la Universala vortaro mi ricevis kaj mi kore dankas. La 3 rublojn mi ricevis kaj la adresojn de la 4 abonantoj mi sendis al s-ro Trompeter; mi sendis al li ankaŭ la adresojn de tiuj personoj, kiuj ĝis nun ricevas la gazeton per „Espero“.

P. S. Ĉu la dua manuskripto („Ekzercaro“), kiun mi sendis al vi kune kun la „Universala Vortaro“ ne estas ankoraŭ subskribita?


N-ro 172.
N P. 11. (23.) VIII. 1893

La manuskripton de la „Ekzercaro“, resenditan al mi de s-ro Beker mi ricevis kaj kore dankas.


N-ro 173.
N L. 21. VIII. (2. IX.) 1893

Sub banderolo mi sendis al vi hodiaŭ la unuan kajeron de la „Granda Vortaro Germana— Esperanta“ kaj mi petas vin kore volu transdoni ĝin al la cenzurejo kaj poste resendi ĝin al mi. Mi aldonas tie ĉi 80-kopekan markon por la cenzuro kaj 15 kopekojn por la kostoj de la resendo. Por la plenumo de mia peto mi dankas vin antaŭe.


N-ro 174.
N P, Grodno, 23. XI. 1893

Mi transveturis nun kun mia familio en la urbon Grodno, kaj tial pardonu, ke mi iom malfruis kun la plenumo de via peto. La librojn al s-ro de Kanaloŝŝy°—Lefler mi sendis hieraŭ (nur la No 33 mi ne sendis, ĉar mi ĝin nun ne havas; eble iom poste). S-ron V. M. Terentiev mi petas, ke li volu skribi al mi precize kiajn verkojn kaj en kia nombro li deziras ricevi por la alsenditaj 2 rubloj kaj mi tiam tuj sendos al li. La libroj por s-ro Kanaloŝŝi kostas 1 r. 42 k., la ceteran monon (58 k.) mi sendos al s-ro Trompeter por pagi la anoncon de s-ro Kanaloŝŝi, kiu bedaŭrinde povas esti presita jam ne pli frue ol en Januaro 1894. La diversajn manuskriptojn mi ricevis.


N-ro 175.
N P, Grodno, 16. (28.) I. 1894

(por s-ro Terentiev)

Kara sinjoro! — Antaŭ 3 monatoj mi ricevis leteron de „Espero“ en kiu mi trovis inter alie 2 r. por sendi por tiu ĉi mono al via adreso librojn komencante de No 64. Mi tiam demandis per letero kiajn librojn vi deziras; ne ricevante ĝis hodiaŭ ian respondon, mi nun sendas al vi por la 2 rubloj la sekvantajn verkojn: 3 ekz. de No 64 kaj po 1 ekz. de NoNo 65, 66, 67, 68. La librojn mi sendis al vi hodiaŭ sub rekomendita banderolo.


N-ro 176.
NL. Grodno, 19. II. 1894

Vian protokolon pri la reformoj mi ricevis. Presi la opinion de la „Espero“ (—)[1] mi povos ne pli frue ol post kelkaj monatoj, kiam

ni presos la voĉojn de ĉiuj kluboj kaj personoj. Se vi deziras, ke ni

  1. iu vorto forstrekita en la originalo.