Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/514

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

publikigu la protokolon de „Espero“ jam nun t. e. antaŭ la komuna voĉdonado, tiam volu vin turni al s-ro Trompeter, ke li presu ĝin en la parto de anoncoj.

Vi scias, kiel longe mi batalis kontraŭ reformado ... Sed bedaŭrinde la afero ne dependas de mi! Samtempe kun tiu ĉi letero mi sendas al vi po 1 ekzemplero de la verkoj NoNo 41 kaj 56 kaj mi estos tre danka al la Societo, se vi volos doni la libretojn en la cenzurejon kaj resendi al mi kiel eble plej baldaŭ, ĉar mi havas jam preskaŭ nenian ekzempleron de tiuj ĉi verketoj. Por la necesaj 2 markoj 80-kopekaj mi almetas tie ĉi 1 r. 60 kop.


N-ro 177.
NP. Grodno, 23. II. 1894

Mi petas la membrojn de „Espero“ sciigi min, ĉu ili donas sian voĉon por aŭ kontraŭ mia propono al la Ligo en No 1 de Esperantisto (en la parto de anoncoj). Mi petas ankaŭ ke ĉiu volu min sciigi por kiom da abonitaj[1] ekzempleroj de Esperantisto li donas sian voĉon kaj ĉu li ricevas la gazeton (sekve ankaŭ donas sian voĉon) sub la adreso de „Espero“ aŭ sub sia propra.


N-ro 178.
NP, Grodno, 22. III. 1894

Antaŭ kelka tempo mi sendis al „Espero“ la verkojn No 41 kaj 56 kun la peto doni ilin al la cenzurejo. Mi estos tre danka al la Societo, se ĝi volos min sciigi pri la sorto de tiuj ĉi verkoj, ĉar mi ne havas jam eĉ unu ekzempleron de tiuj ĉi verkoj kaj mi devas rifuzadi bedaŭrinde al la petantoj.


N-ro 179.
NL. Grodno, 5. (17.) IV. 1894

Mi havas la honoron sciigi la Societon „Espero“, ke en Majo komenciĝos la tre grava kaj decida komuna voĉdonado pri la reformado aŭ nereformado de la lingvo Esperanto. Private mi scias la opinion de „Espero“; sed bedaŭrinde la opinion de neabonantoj de „Esperantisto“ mi ne havas la rajton akcepti en la nombron de la voĉoj; tial mi kore petas, ke ĉiu membro de „Espero“, kiu volas havi voĉon en la decida komuna voĉdonado, rapidu aboni la Esperantiston ne pli malfrue ol ĝis la fino de Aprilo. Ĉiu estas petata aboni sub sia aparta adreso, ĉar ĉiu persono (t. e. adreso) havos unu (unu)[2] voĉon, sendepende de la nombro da ekzempleroj, kiujn li ricevas sub sia adreso. Mi kore petas ĉiujn estimatajn membrojn de „Espero“ kaj entute niajn S. Peterburgajn amikojn, ke ili ne tenu sin pasive en tiu ĉi voĉdonado, ĉar la nuna voĉdonado estas plej grava kaj decida por la tuta estonta sorto de nia afero kaj pasiva sintenado[3] de unu partio

donos pli forton° al la partio kontraŭa.

  1. vorto skribita super la linio.
  2. ripete skribita kaj forstrekita en la originalo.
  3. antaŭe skribita „tenado“ kaj „sin“ estas poste alskribita.