Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roj 176—182
P. S. Antaŭ kelka tempo mi sendis al „Espero“ la verkojn No 41 kaj 56 por la cenzuro; mi estos tre danka al „Espero“ se ĝi volos repreni el la cenzurejo kaj resendi al mi la diritajn verkojn. Ĉiu tago estas al mi tre kara, ĉar oni postulas tiujn ĉi verkojn kaj mi ne havas jam eĉ unu ekzempleron.
Antaŭ kelka tempo la Odesaj esperantistoj petis la societon „Espero“, ke ĝi sendu al ili oficialan permeson porti la nomon „filio de Espero“ ĉar la Odesa rondeto havas la deziron multe labori, sed la nehavado de oficiala permeso malhelpas al ili, tial mi nun permesas al mi ankaŭ mian peton aligi al ilia peto kaj en la nomo de la afero, por kiu ni ĉiuj laboras, mi petas, ke la Societo „Espero“ volu plenumi la peton de la Odesa rondeto.
(direktita al la prezidanto)
Tre estimata sinjoro! — Pardonu, ke mi turnas min al vi kun unu peto: mi sendas al vi hodiaŭ la manuskripton de nova eldono de la lernolibro esperanta kaj mi petas vin kore, havu la bonecon transdonu° ĝin al la cenzuro kaj post la subskribo resendu ĝin al mi. Mi esperas, ke vi ne rifuzos mian peton, por kies plenumo mi estos al vi tre danka.
P. S. Por la stampa marko, kiu estas necesa por la manuskripto, mi aldonas tie ĉi 80 kopekojn.
Karaj gesinjoroj! — Ŝajnas al mi, ke la cenzuristo S-ro Gejspitz plene meritas nian dankon kaj tial mi deziras sendi al li leteron kaj kolekton da diversaj libroj (kaj poste sendadi al li senpage la „Bibliotekon“). Sed ne sciante lian nomon kaj patronomon nek lian precizan adreson, mi permesas al mi sendi la leteron kaj paketon al vi kaj mi petas vin, volu transdoni tion ĉi al li en mia nomo. Antaŭe volu fari la jenon: 1) en la letero, post la vorto: „Mnogouvaĵajemij“[1] volu enskribi lian nomon kaj patronomon; 2) metu la leteron en koverton, fermu ĝin kaj skribu sur ĝi lian adreson. Se pro ia kaŭzo vi trovos neorportuna transdoni al s-ro Gejspitz mian leteron kaj libraron, tiam volu skribi al mi.
Volu ankaŭ skribi al mi la precizan adreson de s-ro Gejspitz por ke mi povu sendadi al li la Bibliotekon.
La unua kajero de la „Biblioteko“ estas jam preta, kaj post 5 ĝis
6 tagoj ĝi estos dissendita.
- ↑ en la originalo ruslitere, signifas: multestimata.