V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al
(direktita al s-ro Ŝmurlo)
Kara sinjoro! — Laŭ via deziro mi sendis hodiaŭ je via kalkulo al la societo „Espero“ (per adreso de s-ro Borovko) la sekvantajn librojn; NoNo 64 kaj 72 po 20 ekzempleroj,
No 44 10 ekz.
No 77 50 ekz.
No 90 5 ekz.
Por ke la transsendo ne kostu tro multe, mi sendis la librojn per fervojo (sed per „granda rapideco“, tiel ke la libroj venos Peterburgon samtempe kun tiu ĉi letero). La fervojan kvitancon mi sendos al (vi)[1] s-ro Borovko[2] morgaŭ en rekomendita letero. De la verko No 49 jam restis nenia ekzemplero, la verkon No 37 mi nun ne havas, sed mi havos ĝin post 23 semajnoj.
Ĉar la libroj estas difinitaj por „Espero“, tial mi kalkulas al vi rabaton kiel por „Espero“, t. e. 4090 de NNo 64, 72, 77, 90, kaj 2094 de No 44.
Sekve ĉiuj senditaj libroj kostas:
a) kosto de la libroj (kun rabato) 15 r. 10 kop. b) transsendo 0 45
Kune 15 r. 55 kop.
Tiun ĉi sumon, mi petas, volu transdoni al s-ro Borovko, kaj li transsendos tiun ĉi sumon je mia kalkulo al mia presisto.
La „Adresaro“ de 1897 jam eliris el la presejo kaj estis dissendita (ankaŭ al vi estis sendita unu ekzemplero laŭ via malnova adreso „Ĉelabinsk“).
Se vi (aŭ „Espero“) deziras eldoni la Adresaron en 1898 je via kalkulo, mi donas al vi plenan rajton tion ĉi fari, kaj mi metas neniajn kondiĉojn: aranĝu la eldonon tute tiel, kiel vi trovos la plej bona. En tia okazo mi sendados al „Espero“ ĉiujn novajn adresojn, kiujn mi ricevados en tiu ĉi jaro; kaj kiam „Espero“ presos tiun ĉi Adresaron (kiel parton de la intencata „Informa Jarlibro“?), tiam mi jam aparte ne eldonos la Adresaron en 1898, sed aĉetos de „Espero“ respondan nombron da folioj por dissendo al tiuj personoj, al kiuj mi ŝuldos tiujn ĉi foliojn laŭ mia promeso en „Kratkija Svedenija“[3] .
N-ro 184. N L. Grodno, 1. (13.) IV. 1897
(direktita al s-ro F. Postnikov)
Kara sinjoro! — Por via letero pri la sukcesoj de via publika parolo° mi kore vin dankas. Mi tre ĝojas ke „Espero“ reviviĝis kaj mi esperas, ke en la novaj manoj ĝi baldaŭ ekfloros kaj komencos
fruktoportan laboradon. Laŭ la deziro de s-ro Ŝmurlo kaj je lia