Societo Espero en St. Peterburgo. — N-roĵ 183—185
kalkulo mi sendis hodiaŭ al „Espero“ (per adreso de s-ro Borovko): 20 ekz. de No 64, 20 ekz. de No 72, 10 ekz. de No 44, 50 ekz. de No 77 kaj 5 ekz. de No 90.
Vi demandis min, kiom „Espero“ ŝuldas al mi? Tion ĉi mi ne povas diri al vi tute precize, ĉar la aferoj de „Espero“ longan tempon estis en granda malordo kaj la kalkuloj estas tre konfuzitaj; ĉar en la nomo de „Espero“ prenadis kolektojn da libroj diversaj personoj de la estinta komitato (N. Halle, E. Haller, Terentjev, Majnov k.t.p.), kiuj jam longe donas pri si nenian signon de vivo; mi ne scias, kie ili loĝas kaj mi ne povas demandi ilin, kion ili faris kun la libroj... Laŭ miaj libroj „Espero“ ŝuldas al mi ĉirkaŭ 80 rubloj°... Sed kiu pagos tion ĉi? Mi ja scias, ke „Espero“ estas tre malriĉa kaj ne havas la eblon pagi ŝuldojn faritajn de ĝiaj antaŭaj membroj; tial mi jam longe tute elstrekis la ŝuldojn de „Espero“ el miaj libroj, kaj sekve „Espero“ devas kalkuli, ke ĝi nun ŝuldas al mi nenion, kaj de la nuna tago mi faras por Espero novan lokon en mia libro kaj ni komencos kalkulojn novajn.
Sed ĉar mia propra financa stato estas nun tre kaj tre premita, tial mi nun bedaŭrinde ne havas jam plu la eblon doni librojn en komision, kaj mi estos tre danka al „Espero“, se ĝi volos nun prenadi librojn ĉiam nur por pagita mono aŭ per surmetita pago (naloĵennim plateĵem)[1]. Rabaton mi ĉiam kalkulados al „Espero“ sekvantan: a) de miaj verkoj — rabato 40%, b) de fremdaj verkoj (signitaj en la nomaro de verkoj per steleto) — 20%. Krom tio, se „Espero“ aĉetos per unu fojo ne malpli ol por 100 r., tiam la rabato de miaj verkoj estos 50% (t. e. anstataŭ 100r. „Espero“ pagos nur 50r.). Por la transsendo pagas la aĉetanto. (Grandajn [nombrojn][2] paketojn mi sendos per fervojo, sekve la transsendo kostas tre malmulte.)
P. S. Mi estus al vi tre danka, se vi povus sendi al mi po unu ekzemplero de kelkaj gazetoj, kiuj raportis pri via publika parolo°.
Karaj gesinjoroj! — Antaŭ 3 tagoj mi komencis la dissendadon de mia artikolo al la gazetoj. Por scii, kiel plue min teni, mi tre bezonas scii, kiel la gazetoj akceptis mian artikolon. Tial mi petas vin, ĉu vi — aŭ aliaj membroj de „Espero“?— ne havos okazon kaj eblon en la daŭro de 6—8 tagoj trarigardadi diversajn Peterburgajn — kaj se eble ankaŭ aliurbajn[3] — gazetojn kaj skribi al mi, kia el ili presis mian artikolon aŭ ian rimarkon pri ĝi? De ĉia gazeto, en kiu estos dirite pri mia artikolo, volu aĉeti unu ekzempleron kaj sendi
al mi. Ĉiujn elspezojn mi kompreneb kun danko resendos al vi.