V. B. Gis nun nepresitaj leteroj al
Mi ricevis vian varman amikan gratulan telegramon al la dekjaro de Esperanto kaj mi dankas vin por ĝi el la tuta koro. La plej malfacila, komenca parto en nia vojo estas pasita°, kaj ni esperu, ke la plua irado estos multe pli facila kaj ke ni baldaŭ vidos belajn fruktojn de nia pacienca laborado.
Mi komencis donadi serion da anoncoj pri plena kurso de Esperanto. Dezirante samtempe sciigadi la legantojn ankaŭ pri la ekzistado de „Espero“ kaj iom vivigi la agadon de „Espero“, mi dezirus de nun en la anoncoj anstataŭ mia adreso la adreson de „Espero“. Tial mi petas la societon „Espero“, ke ĝi sciigu min, ĉu ĝi konsentas je tio ĉi. La tekston de la anonco, kiun mi intencas nun presadi, mi tie ĉi almetas. Ĉu la societo konsentas je tia teksto? Se la Societo konsentas, tiam mi petas — por ne perdi vane tempon — volu tuj presigi la anoncon en la plej proksima numero de la ĵurnalo „Niva“ (Niva)[1]. La koston de la anonco mi morgaŭ sendos al vi. Ne sciante la nunan adreson de „Espero“, mi lasis en la anonco liberan lokon, kie vi volu alskribi la adreson post la vorto „S. Peterburg“ [2]. La titolaj[3] vortoj „meĵdunarodnij jazik Esperanto“ [4] devas esti presitaj nepre per tiaj samaj literoj, kiel en la almetita modelo (kiun mi eltranĉis el tiu sama ĵurnalo „Niva“).
Se la Societo konsentas je mia propono, tiam mi aranĝos la aferon en la sekvanta maniero.
Unu fojon en semajno (regule ĉiun merkredon) vi sendados al mi per letero la precizajn adresojn de ĉiuj personoj, kiuj en la daŭro de la semajno mendis de vi plenan kurson [5]; mi tuj plenumados ĉiujn tiujn ĉi mendojn, kaj mi enskribos ĉiujn mendojn ricevitajn per vi en aparta libro. En la fino de ĉiu monato mi sendos al vi kalkulon de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj kaŭzitaj per viaj mendoj, kaj la enspezitan sumon mi uzos en la sekvanta maniero: De la sumo de ĉiuj enspezoj mi dekalkulos la sumon de miaj elspezoj (kosto de anoncoj, pura kosto de la libroj al mi mem, kosto de transsendo), kaj la tutan profiton, kiu restos, ni dividos inter ni po egalaj partoj, t. e. 50% de la profito mi konservos por mi kaj 50%, mi transsendos al la societo „Espero“. En okazo se anstataŭ profito estos deficito, mi kovros ĝin mem el mia propra poŝo; sekve vi partoprenados nur en la profito, kiam
tia estos, sed de partoprenado en la deficito vi estos tute liberaj.