Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/519

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Societo Espero en St. Peterburgo - Artur Florel. — N-roj 186—191

Morgaŭ mi sendos al vi 30 rublojn por la unua anonco. Se la Societo „Espero“ akceptas mian proponon, tiam volu tuj presigi mian anoncon en „Niva“ (kalkulante por la anonco la spacon de 15 linioj de duobla kolono); sed se la societo ne akceptas mian proponon, tiam volu resendi al mi la monon returne.


N-ro 188.
NP. 5. (18.) XII. 1904

(direktita al d-ro A. I. Asnes) [1]

Karaj sinjoroj! — La oficialan permeson por fondi filion Varsovian mi ricevis kaj en la nomo de nia tuta rondeto mi sendas al vi plej koran dankon. La Dokumentojn mi transdonis al s-ro Blumental, kiu sin okupas je la ellaborado de permeso. Por viaj bondeziroj ni kore vin dankas.

P. S. Kun ĉio tuŝanta nian rondeton volu vin turnadi al nia sekretario s-ro A. Grabowski, str. Zórawia (ul. Ĵuravja) [2] No. 47.


N-ro 189.
NP, 18. XI. 1905 (poŝtstampo)

Kara sinjoro! — Bedaŭrinde mi ne povas plenumi vian deziron, ĉar kolekti la adresojn de diversaj miaj korespondantoj estus tro granda laboro.

P. S. Kial la redakcio de „Ruslanda Esperantisto“ sendas al mi de la lastaj numeroj po 8—10 ekzemplerojn anstataŭ unu?


N-ro 190.
NP. 25. 5. 1907

Karaj sinjoroj! — La 50 ekz. de la broŝureto „Esperanto“ (ŝlosilo) mi ricevis kun plezuro kaj mi kore vin dankas. Mi estas konvinkita, ke la broŝureto montriĝos tre utila kaj havos grandan sukceson.



Al s-ro Artur Florel, S. Peterburg

N-ro 191.
NP. 15. (27.) I. 1892

Tre estimata sinjoro! — La projekton de la regularo de la „Espero“ mi ricevis kaj kore dankas; mi presos ĝin en la 2-a numero de la Esperantisto. (S-ro Trompeter prenis sur sin la financan flankon de la Esperantisto, kaj ĝi elirados jam de nun tute regule; ĝia kosto estos de nun nur 80 kop. por jaro; la unua numero eliros post 3—3½, semajnoj.) Ĉu vi ne volos de tempo al tempo sendadi al mi artikolojn por la Esperantisto pri la laboroj de la „Espero“ k.tp.? Mi sendas al vi hodiaŭ por la „Espero“ la himnon de Ch. Adelsköld.

P. S. Mi estos tre danka al la „Espero“, se ĝi volos ĉiam sendadi

al mi la protokolojn de siaj kunvenoj kaj laboroj (por la „Esperantisto“).

  1. Noto de l’ kolektinto: la privataj leteroj al d-ro Asnes troviĝas en ĉi tiu kolekto V, n-roj 279-296.
  2. en la krampoj ruslitere.