V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al Florel - Beker
Tre estimata sinjoro! — La ŝanĝojn de la Regularo mi ŝanĝos ankaŭ en la gazeto. S-ro Trompeter skribis al mi pri via telegramo; li efektive tre multe faras por nia afero. (kaj)[1] Kun ĝojo mi legis en via letero pri la novaj membroj de la „Espero“. Ĉu estas ia espero por la oficialiĝo de la „Espero“?
Tre estimata sinjoro! — La regularon mi ricevis; sed la Regularo de la Espero jam estas presita (kun la ŝanĝoj, kiujn mi ricevis de vi antaŭ kelkaj semajnoj) en la No 3 de la Esperantisto (kiun vi ricevos kredeble post kelkaj tagoj).
Al s-ro Osip V. Beker, S. Peterburg
Tre estimata sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 2/14 VI kaj post kelkaj tagoj mi min fotografos en profilo kaj kredeble post 10 ĝis 12 tagoj mi povos sendi al vi la fotografaĵon.
Koran dankon por la kopioj de la leteroj de M. Müller kaj Tolstoj (mi legis ilin en sia tempo). La Esperantiston 1890 kaj 1891 oni povas elskribi nur de s-ro Schmidt en Nurnbergo[2], ĉar mi jam havas nenian ekzempleron. (ne subskribita)
Al s-ro E. de Wahl
Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 8/VIII kaj dankas por via memorado pri nia afero. La maristoj havas por mi grandan signifon. La hispanan libron s-ro Rodrigues Huestas eldonas nun por la mono kolektita de la „Esperantisto“ kaj tial li nun faros en la lingvo nenian ŝanĝon, kaj la tutan esperantan parton ni mem atente trarigardos. Miaj propraj aferoj estas ankoraŭ tre malbonaj, sed mi esperas, ke la tempo ĉion bonigos.
Al s-ro N. P. Evstifejev, Minusinsk
Kara sinjoro! — Vian telegramon mi ricevis, kaj tuj sendis al vi la librojn; sed sendi 100 ekzemplerojn mi ne povis, ĉar mi nun tiom ne havas; tial mi sendis dume nur 70 ekzempl. kaj la restajn 30 ekz. mi sendos al vi post 10—12 tagoj. Sur la 70 ekz. de No 56 mi faris surmetitan pagon de 3 r. 50 kop.