de WahJ - Evstifejev - Sutkovoj - Rogaĉev-Antonov. — N-roj 192—202
Al s-ro N. G. Sutkovoj, S. Peterburg
Kara sinjoro! — La numeron de „Narod“ [1] mi ricevis kaj dankas vin kore. La broŝuron „Vibor meĵdun jaz.“[2] mi ne sendas al vi, ĉar la Kongreso bedaŭrinde ne povas efektiviĝi, pro tro kaj tro malgranda nombro da partoprenantoj kaj pro la absoluta rifuzo de aliaj partioj. Al la du (2!) abonintoj mi jam resendis ilian monon.
Al s-ro V. K. Rogaĉev-Antonov, S. Peterburg
Kara sinjoro! — Mi sendas al vi nun 30r. por la anonco, pri kiu mi skribis en mia letero.
Kara sinjoro! — Viajn 4 mendojn laŭ la unua anonco en „Niva“
<ref name=5193>ruslitere en la originalo.Citaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; nomo ne povas esti simpla entjero. Uzu priskriban titolon
mi danke ricevis kaj mi tuj ilin plenumis. En la pasinta semajno mi
sendis al „Niva“ ankoraŭ 30 r. por ke ĝi ripetu la anoncon de „Espero“;
en la venonta semajno mi sendos tien ankoraŭ 30 r. por tria anonco.
Kara sinjoro! — La mendojn NNo 5 kaj 6, kiujn mi ricevis de vi en la pasinta semajno, mi plenumis. Nun mi miras, ke mi hieraŭ ricevis de vi nenian leteron kun mendoj; ĉu en la daŭro de la tuta semajno venis nenia mendo?
P. S. Volu sendi al mi kun surmetita pago 10 ekz. de „Kain“.
Kara sinjoro! — La mendojn No 7—11 mi danke ricevis kaj plenumis. —
Por la 10 ekz. de „Kain“ mi laŭ via deziro sendis al vi 16 ekz.
de la lernolibro. Sendi al s-ro TimofejevCitaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; nomo ne povas esti simpla entjero. Uzu priskriban titolon
librojn por 14 ekz. de lia
verko mi kompreneble ne povas, ĉar mi nenion povas fari kun liaj libroj.
Kara sinjoro! — La mendojn NoNo 12—16 mi danke ricevis kaj plenumis. Al s-ro Tiĥonov (No 15) mi sendis sen surmetita pago kaj la sumon enskribis en la kalkulon de „Espero“. — En la pasinta semajno mi intencis doni trian anoncon en „Niva“; sed vidante kiel malmultege la anoncoj alportas (ne parolante jam pri la kosto de la libroj, transsendo k.t.p., la mendoj ne kovras eĉ la koston de la anoncoj
mem!), mi bedaŭrinde ne povas jam doni pluajn anoncojn.