Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/522

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

N-ro 203.
NP. 8. (20.) XI. 1899

Kara sinjoro! — La mendojn NNo 17-24 mi danke ricevis kaj plenumis. Al No 23 (Krumhardt)[1] mi laŭ via montro sendis sen surmetita pago kaj la koston mi enskribis en la kalkulon de „Espero“. — Laŭ via deziro mi en la antaŭlasta semajno sendis al vi 50/77 (kun surmetita pago de 4 r. + 3 r. 50 k.) kaj en la lasta semajno 75/85 kun surmetita pago de 1 r. 45 kop. Ĉiujn novajn verkojn, kiuj estas presitaj ĝis nun, vi trovos en la verko No 123, kiun mi sendis al vi kune kun la 75/85. Post No 123 estas ankoraŭ presita nenia nova numero.


N-ro 204.
NP. 15. (27.) XI. 1899

Kara sinjoro! — La mendojn No 25-27 mi danke ricevis kaj plenumis. (NNo 25 kaj 26 sen surmeto de pago); ankaŭ la „Sev. Kurjer“? [2] mi danke ricevis. Ĉu en la kunveno de „Espero“ efektive estis tia malordo, kiel skribas la gazeta eltranĉo kiun vi sendis al mi? — La Biblioteko ĉesis eliradi. — La 5 ekz. de No 72 mi sendis al vi kun surmetita pago de 1 r.


N-ro 205.
NL. 27. XI. (9. XII.) 1899

Kara sinjoro! — Vian detalan leteron mi danke ricevis. Estas granda domaĝo ke la stato de „Espero“ estas tiel malbona; tamen ni ne devas perdi la esperon, pli aŭ malpli frue ĉio denove venos en ordon kaj tiam vi kaj s-ro Ostanieviĉ havos la agrablan konscion, ke vi savis „Esperon“ en ĝia plej malfacila tempo. La leterojn de s-ro K. Lefler kaj la kopion de via respondo al li mi sendis al vi hodiaŭ en rekomendita letero. Mi trovas ke (vi) <ref name=5203>forstrekita en la originalo.Citaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; nomo ne povas esti simpla entjero. Uzu priskriban titolon la kunvenoj de „Espero“ neniam devas esti kunligataj kun iaj publikaj paroladoj k.t.p.; laŭ mia opinio en la kunvenoj de „Espero“ devas partopreni nur membroj de „Espero“, por ke la flanka publiko ne vidu la malfortecon de „Espero“. — Cetere, en tiu ĉi afero mi ne estas kompetenta kaj diri ian pozitivan opinion mi ne volas.

Kiam s-ro Ostanieviĉ intencas esti en Varsovio?

La mendojn NNo 28—30 mi danke ricevis kaj plenumis.


N-ro 206.
NP. 13. (25.) XII. 1899

Kara sinjoro! — Mi ne povis ankoraŭ sendi al vi la verkon No 53, ĉar mi ĝin nun ne havas, — mi atendas ĝin de tago al tago. Kredeble morgaŭ aŭ postmorgaŭ mi ĝin ricevos, kaj tiam mi tuj ĝin sendos al vi. — S-ro Postniko° vizitis min, sed multe paroli mi ne povis ĉar mi tiam estis (okupita)Citaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; nomo ne povas esti simpla entjero. Uzu priskriban titolon ne tute libera.


N-ro 207.
NL. 25. XII. 1899 (6. I. 1900)

Kara sinjoro! — Antaŭ ĉio volu akcepti mian dankon por via

gratula karto kaj mian reciprokan gratulon je la venonta nova jaro.

  1. ruslitere en la originalo.
  2. ruslitere en la originalo, signifas: Norda Kuriero.