Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/523

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Rogaĉev-Antonov. — N-roj 203—207

La librojn mi sendis al vi kun surmetita pago de 15r. 75 kop.


(Kosto de la libroj 26.25
Rabato 50% . . 13.12½
Restis 13.12½
Transsendo 2.62½
Kune 15.75)


La mendon No 31 mi danke ricevis kaj plenumis.

Mi donas nun la kalkulon de ĉiuj 31 mendoj:

A. Enspezoj:

1. De 27 mendintoj mi ricevis po 3r. 20kop.[1]. . 86 r. 40 kop.
2. „Espero“ ŝuldas al mi por 4 kursoj (mendoj NNo 15,23, 25, 26) po 3 rubloj . 12 . 00
Kune 98 r. 40 kop.


B. Elspezoj:

1. Al „Niva“[2]mi pagis por 2 anoncoj po 30r... 60r. 00
2. Transsendo de la mono al „Niva“[2]. . . 0 . 50
3. Transsendo de 27 kursoj por 39 kop. (kun surmet. pago) kaj 4 kursoj por 29 kop. (simplaj) ... . . 11. 69
4. Ĉiu 3-rubla kurso kostas al mi mem 80 kop.; sekve 31 kursoj kostis al mi . . . 24.80
96 r. 99 kop.


Sekve la pura profito estis: 98 r. 40 k — 96.99 = 1 r. 41 kop.

Laŭ nia interkonsento el tiu ĉi profito apartenas 50% al mi kaj 50% al Espero; sekve al „Espero“ apartenas 70½ kop. [3]

Sekve mia kalkulo kun „Espero“ estas nun la sekvanta:

A) Espero ŝuldas al mi:

1. por la venditaj kursoj No 15, 23, 25, 26 po 3 r. 12 r. 00
2. por la verko No 53 kiun mi sendis al vi (kun rabato 20% kaj 10% por transsendo). .... 0. 54
Kune 12. 54
B) El la profito de la anoncitaj kursoj mi ŝuldas al Espero (laŭ la supre montrita kalkulo). . . 0. 70½ k.
Sekve nun Espero ŝuldas al mi 11 r. 83½ kop.


Tiun ĉi sumon mi petas ne sendi al mi; mi donacas ĝin al „Espero“ kiel mian parton de helpo por la presado de nova eldono de la Regularo;

ni sekve nun estas kvitaj.

  1. la restaj 4 mendintoj pagis al „Espero“.
  2. 2,0 2,1 ruslitere en la originalo.
  3. korekte surskribita anstataŭ la eraro: 57½, kop.