Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/524

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al V. K. Rogaĉev-Antonov

Ĉiujn mendojn de kursoj, kiuj nun venos dank’ al la anoncoj, kiujn „Espero“ decidis donadi en la gazetoj, mi kalkulados en la sekvanta maniero: de ĉiu 3-rubla kurso mi prenados por mi nur (80kop.) [1] 1 rublon[2] por la libroj, 29 (aŭ 39 se per surmet. pago) kop. por la transsendo, kaj la tutan reston mi transsendados ĉiumonate al „Espero“.


N-ro 208.
NP. 13. (25.) I. 1900

Kara sinjoro! — La mendon No 31 mi danke ricevis kaj plenumis.

La librojn No 44 (5 ekz.) mi sendis al vi kun surmetita pago de 1 r.

(5 X 20 kop. = 1 r.
Rabato 20%.......................... 0.20
0.80
Transsendo.......................... 0.10
Surmeto de pago ... 0.10
1.00).


La „Demonon“ mi nun ne havas. Mi havos tiun ĉi verkon post 8—10 tagoj.



Al s-ro Vejtcler (fervoja kuracisto), St. Kupjansk


N-ro 209.
NP. 31. I. (12. II.) 1900

Estimata kolego! — Vian novan adreson mi enskribos. — Ĉu la „Lingvo Internacia“ estos eldonata en 1900 kaj kia estos ĝia abona pago — mi nun ankorau ne scias, ĉar ne aperis ankoraŭ la numero Decembro 1899. Mi rekomendas al vi la gazeton „L’ Espérantiste“ kiu eliras en lingvoj franca kaj Esperanto kaj kostas 1 r. 80 kop. por jaro.



Al s-ro Th. Thorsteinsson, Kopenhagen


N-ro 210.
NP. 3. VI. 1901 (poŝtstampo)

Kara sinjoro! — La 2 ekz. de N 190 mi sendis al vi. — La nomoj de ŝako estas:


König reĝo
Dame damo
Läufer kuriero
Springer ĉevalo
Thurm turo
Bauer soldato
Schach ŝako (aŭ ŝak’!)
Rochieren rok(ad)i
Matt mato (aŭ mat’!)


Pli malgranda eldono de la portreto de esperantistoj ne ekzistas.


N-ro 211.
L. 8. III. 1906

Kara sinjoro! -- Pardonu ke mi ne respondis al vi pli frue, ĉar

mi estas terure okupita.

  1. forstrekita en la originalo.
  2. surskribita anstataŭ la forstrekita.