Vejtcler - Th. Thorsteinsson - Th. Ĉart. — N-roj 207—213
Mi ĝojas, ke vi intencas eldoni lernolibron en islanda lingvo kaj mi deziras al via entrepreno la plej bonan sukceson. Sendi la manuskripton al mi vi ne bezonas, ĉar la lingvon islandan mi ne komprenas, kaj doni oficialan aprobon al via libro mi tial ne povas; sed mi estas tute certa, ke la firmo Hachette ne insistos pri la aprobo kaj ĝi volonte donos al vi la permesons,se vi nur pagos al ĝi kelkan procenton.
Respondo al viaj demandoj:
1. La elparolado de la vokaloj devas esti nek tro longa, nek tro mallonga; ekzemple „i“ devas esti elparolata iom pli longe ol en la germana „Sinn“ kaj iom pli mallonge ol en „Riese“.
2. La nomo de bestoj signifas ankaŭ la viran sekson; la vorton „viro“ (ekzemple „bovoviro“) mi aldonas nur en okazo de ekstrema neceseco.
3. Vi devas diri „la patrino diras ke ŝia filo venos kun sia infano.
4. Folio estas uzata en ambaŭ sencoj (por 2 paĝoj en libro kaj por papera tutaĵo enhavanta 16 paĝojn en 8°).
5. Por karesaj formoj oni povas uzi „ĉj (nj)“ kaj ankaŭ „et“ (Patreto, patrineto, paĉjo, panjo). La „ĉj“ kaj „nj“ estas uzataj nur en nomoj kaj en „patro“ kaj „patrino“; en ĉiuj aliaj okazoj oni karesas per „et“.
6. Por „Pflanze“ oni povas uzi „kreskaĵo“ kaj „vegetaĵo“.
7. „Korto“ povas esti uzata por la tuta loko okupata de la loĝejo (kune kun la konstruataĵoj).
8. Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole, kaj mi nomas min ne „ruso“ sed „Rusujano“.
Kara sinjoro! — Kun plezuro mi ricevis vian verketon pri Esperanto kaj mi dankas vin kore. Mi esperas ke la verketo alkondukos al nia afero multajn amikojn en via malproksima lando.
Al prof-ro Th. Cart, Paris
Tre estimata sinjoro! — La „Gazette de Lausanne“ kaj ankaŭ la programon de la kursoj en la „Association Polytechnique“, kun noto pri viaj kursoj de Esperanto mi ricevis kaj kore vin dankas. Mi ne dubas, ke viaj kursoj havos grandan signifon por nia afero kaj mi deziras al via laborado la plej bonan sukceson.
- Kun alta estimo kaj internacia saluto ...