Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/526

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

N-ro 214. L. 8. XII. 1901

Kara sinjoro! — La 2 rakontetojn mi korektis kaj resendas al vi. Sendi al vi certan kvanton da libroj por tenado mi bedaŭrinde tute ne povas, ĉar mi havas de ĉiuj libroj nur negrandan kvanton, tial mi devas konservi ilin ĉe mi por la aĉetantoj. Se vi volus aĉeti kelkan kvanton da libroj, tiam mi volonte donos al vi ilin kun la sekvanta rabato:

ĉe la sumo de 15 frankoj — rab. 25% ĉe „ „ „ 150 „ — rab. 40%

(de la verkoj fremdaj, signitaj en la nomaro per steleto, mi povas doni rab. 10%).

Por la transsendo mi kalkulas ĉiam 10% de la nominala kosto. La mono devas esti pagata tuj ĉe la aĉetado, ĉar, trovante min ĉiam en tre premita financa situacio, mi havas nenian eblon aranĝi malfermitan krediton.

De „Hamleto“ mi havas ankoraŭ ĉirkaŭ 100 ekzemplerojn. Sufiĉe grandan kvanton mi havas ankorati de la libroj NNo 14, 19, 30, 75, 76, 80, 84, 92, 93, 101, 103.

N-ro 215. P. 1. (14.) I. 1902

Kara sinjoro! — Laŭ deziro mi sendos al vi 50 ekz. de No 8 kaj 1 ekz. de No 77 (la No 132 estas ne rusa, sed bulgara). La Jarlibron por 1897 mi jam pli ne havas. La monon por la diversaj libroj, kiun vi mendas kaj mendados, vi ne bezonas tuj sendi al mi, ĉar mi decidis malfermi al via grupo konstantan krediton. En Junio kaj Decembro de ĉiu jaro mi sendados al vi kalkulon, kaj tiam vi sendados al mi la monon. — Al s-ro C. Bourlet mi skribis leteron kaj sendis al li Hamleton kun dediĉo. Pri la reeldono de „Hamleto“ mi jam skribis al s-ro de Beaufront.


N-ro 216. P. 16. (29.) I. 1902

Tre estimata sinjoro! — La „Lecionojn“ mi trarigardos kaj post 2—3 tagoj mi ilin resendos al vi. — Parton de la libroj menditaj mi sendis al la „Grupo“ hodiati, la ceteran parton mi sendos post 2 ĝis 3 tagoj. De la verko No 76 („Iliado“) mi sendis ambati kajerojn, ĉar la solan kajeron I mi ne povas vendi. De „Hamleto“ mi sendis la kajerojn II, III, IV; la kajeron I vi ricevos de s-ro René Lemaire, al kiu mi jam skribis pri tio ĉi. — „Kain“ (No 94) vi ricevos je mia kalkulo post 6—8 tagoj el Peterburgo. — No 15 mi jam ne havas.


N-ro 217.L. ? 1902

Kara sinjoro! — La „Lecionoj“ estas seneraraj kaj perfekte bonaj, tial mi nenion bezonis korekti en ili. Nur sur la paĝo 9 mi trovis eraron[1] (kiun mi korektis per krajono); nome: anstataŭ „participe

passé“ devas esti „participe passif“.

  1. Ĉi tie d-ro Zamenhof eraris; prof-ro Cart estis prava.