Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/527

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
N-ro 218.
L. 13. IV. 1902

Kara sinjoro! — De la librejo Lamotte-Malterre mi ricevis poŝtan karton, kiun mi tie ĉi almetas. Sed ĉar havi aferojn kun fremdaj libristoj estas por mi tute ne eble, tial mi preferus, ke la centra loko de vendejo por Francujo estu ĉe la Grupo Pariza. Mi tial respondis al la dirita librejo la jenon:

„Pour tout ce qui concerne la langue Esperanto veuillez-vous adresser à Monsieur Théophile Cart, 12 rue Soufflot, Paris“; eble vi aŭ sinjoro Gabriel Chavet volos plenumi la mendon ĉe la diritaj libristoj?


N-ro 219.
L. 13. (26.) IV. 1902

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro la du verketojn (”L” Esperanto en dix lecons“ kaj „Vocabulaire francais— esperanto“) kaj mi dankas vin kore. La unuan mi enportis en la „Nomaron de verkoj“ sub No. 152, la duan sub No. 153. Ambaŭ verkoj estas tre bonaj kaj sendube alportos al nia afero grandan utilon.

Koncerne mian kontrakton kun s-ro Beaufront (resp. la firmo Hachette) vi povas esti tute trankvila; ĝi absolute neniom povas iam malutili al Esperanto, ĉar ĝi absolute neniom tuŝas la plenan liberecon de Esperanto kaj de la esperantistoj; ĝi estas nur privata persona kontrakto inter mi kaj s-ro de Beaufront, sed por la tuta mondo esperantista ĝi havas absolute nenian signifon.

Esperanto restas libera apartenaĵo al la tuta mondo tiel same, kiel ĝi estis ĝis nun. Ĉiu povas tute libere eldoni verkojn en Esperanto aŭ pri Esperanto kaj mi ne sole ne volos tion ĉi malpermesi al iu, sed mi eĉ havas nenian rajton kaj nenian povon tion ĉi fari. Mi nur promesis al la firmo Hachette (por rekompenci ĝin por ĝia propagando), ke la rajton presi la vortojn „aprobita de d-ro Zamenhof“ mi donos nur al tiuj aŭtoroj, kiuj presos siajn verkojn ne kontraŭ la volo de la dirita firmo. Persekuti ian aŭtoron por tio, ke lia verko esperanta ne portas mian aprobon, mi ne sole neniam intencas, sed mi eĉ havas nenian rajton tion ĉi fari.

La persona iniciativo de ĉiu esperantisto restas tute kaj absolute libera, kiel antaŭe. Se iu volas eldoni ian verkon, gazeton k.t.p., li tute ne bezonas peti mian aprobon; ĉar la malesto de mia presita aprobo sur la verko ja tute ne signifas, ke mi tiun ĉi verkon malaprobas!

Sciigi al la esperantistoj, ke mi lasas al ili la antaŭan plenan liberecon, estus afero tute superflua, ĉar mi ja neniam kaj nenie diris, ke mi forprenas tiun ĉi liberecon!

Mi ja nenie kaj neniam diris al la esperantistoj ke se iu volas eldoni ian verkon, li devas peti mian aprobon. Ĉia bona verko havos ĉiam la plej bonan sukceson inter la esperantistoj, tute egale, ĉu ĝi