Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/528

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

portas mian formalan aprobon aŭ ne. La „aprobita de d-ro Zamenhof“ estas nur simpla formalaĵo, afero tute persona, kiun mi devis promesi al la firmo Hachette, por ke ĝi, entreprenante multekostan propagandon por nia afero, havu la garantion, ke ĝiaj elspezoj ne estos tute perditaj en la okazo se mi publike rekomendus al la esperantistoj uzadi la eldonojn de aliaj personoj kaj ne la eldonojn de Hachette.


N-ro 220.
L. 7. V. 1902

Kara sinjoro! — Ĉie, kie nur la senco permesas, mi preferas formojn pli mallongajn; sekve mi dirus: „la 5 sentoj estas la aŭdo, gustumo“ k.t.p. (sen ad); sed pli bone estus: „La 5 sentoj (sen „ad“, ĉar kapablo) estas la aŭdado, gustumado (kun „ad“, ĉar farado)“. „Falakvo“ kaj „akvofalo“ ambaŭ estas bonaj (falakvo signifas pli la falantan akvon mem, akvofalo signifas pli la lokon de falado).

Mi pensas, ke via timo pri la francaj vortoj estas tute superflua; mi estas tute konvinkita, ke la germanoj nenion havos kontraŭ ili, ĉar ili komprenos tre bone, ke tia aŭ alia formo estas elektita ne pro pli granda amo al la francoj, sed simple nur pro oportuneco kaj pli internacia komprenebleco. La germanoj ja uzas tiajn francajn vortojn eĉ en ilia propra lingvo, — tiom pli ili nenion havos kontraŭ la uzado de tiaj vortoj en lingvo internacia. Tamen sen bezono uzi vortojn francajn anstataŭ esperantaj ni kompreneble ne devas. — „Genuosto“ estas bona.


Nun pri la firmo Hachette. Pro la bono de nia afero mi dezirus (sed ne postulas, neniam postulis kaj neniam postulos) ke ĉiu, kiu eldonas ian verkon esperantan, turnu sin antaŭe al la firmo Hachette. La kaŭzo de mia deziro estas sekvanta: se nun, dum Esperanto ne estas ankoraŭ sufiĉe fortigita, multaj firmoj komencos eldonadi verkojn esperantajn, — tiam ili en reciproka konkurado ĉiu perdos sian monon kaj sekve ili ĉiuj baldaŭ malvarmiĝos por nia afero, kaj ni restos sen eldonistoj-propagatoroj; sed se la afero sin trovos precipe en la manoj de unu firmo, tiam ĝia mono ne estos perdita kaj sekve la firmo ricevos impulson, por energie labori por nia afero. Tial ĉiun, kiu volas eldoni ion en Esperanto, mi (pro la bono de nia afero) petas, ke li eldonu sian verkon per Hachette. Sed se ian verkon la firmo Hachette ne deziras eldoni mem, aŭ se tiu ĉi firmo faras al la aŭtoro iajn malfacilaĵojn, tiam la aŭtoro havas plenan rajton (ne sole leĝan, sed ankaŭ moralan) eldoni sian verkon kie li volas, kaj li povas esti tute certa, ke mi neniam protestos kontraŭ tio ĉi. Malpermesi al iu eldoni verkojn esperantajn nek mi nek la firmo Hachette havas nenian° rajton; tial mi forte miras, ke la granda katolika firmo ne eldonas religiajn librojn en Esperanto nur tial, ke Hachette malpermesis!