Th. Ĉart. — N-roj 219—222
Ke la firmo Hachette komprenas tre bone la sencon de nia kontrakto kaj ke ĝi scias tre bone, ke ĝi ne havas la rajton malpermesi al iu la eldonadon de esperantaj libroj, — tion ĉi vi povas vidi el la sciigo, kiun la firmo Hachette mem presas sur ĉiuj ĝiaj° esperantaj eldonoj: „La maison Hachette et Cie est seule autorisée par M. le Dr. Zamenhof à publier les ouvrages aprouvés par lui. Tout ouvrage .... qui porterait la mention „aprobita de Dr. Zamenhof“ .... k.t.p. Sekve en tiu ĉi malgranda sciigo estas ne sole dirite tute klare sed eĉ dufoje ripetite, ke la kontrakto koncernas nur tiujn verkojn, kiuj volos porti sur si la vortojn „aprobita de L.Zamenhof“.
Vi vidas sekve, ke mi donis al la firmo Hachette ne la monopolon por Esperanto (tion ĉi fari mi ja eĉ tute ne havus la rajton), sed nur la monopolon por mia persona aprobo. Sed eĉ tiun ĉi malgrandan pure personan monopolon mi donis al la firmo ne por ia pago sed nur en la konvinko, ke tio ĉi estos utila al nia afero; sekve se Hachette volus malbonuzi tiun ĉi monopolon kun malutilo por nia afero (kion mi ne supozas), tiam mi ĉiam havos la eblon kontraŭbatali kontraŭ tia malutilaĵo.
Kara sinjoro! — La vortaron franca—esperantan mi ricevis kun ĝojo kaj mi dankas vin kore. Mi ne dubas, ke tiu ĉi verko nun tre potence akcelos la disvastiĝadon de nia afero. Mi deziras al la verko la plej bonan sukceson.
Vian deziron pri la „Premières Lecons“ mi plenumos tre volonte; sed ĉar mi sciigis la firmon Hachette, ke mia plena reprezentanto antaŭ tiu ĉi firmo estos s-ro de Beaufront, tial mi nun ne povas skribi mian deziron rekte al la firmo, sed mi devas tion ĉi fari per s-ro de Beaufront. Tial mi petas, ke vi transsendu tiun ĉi mian leteron al s-ro de Beaufront kaj petu lin, ke li en mia nomo faru la sciigon al la firmo.
Mi rajtigas per tiu ĉi letero s-ron L. de Beaufront (se li nenion havas kontraŭ tio ĉi), ke li sciigu en mia nomo la firmon Hachette, ke mi fordonas al la firmo ĉiujn miajn profitajn rajtojn rilate la verkon „Premières Lecons d'Esperanto de Th. Cart“ kaj rilate la farotajn tradukojn de tiu ĉi verko, kun la kondiĉo, ke oni ĝin ne pli vastigos kaj ke la profitoj estos uzataj sole por la propagando inter la blinduloj.
Kara sinjoro! — Mi forte bedaŭras, ke s-ro de Beaufront sendis al vi mian leteron kaj tiel faris al vi ĉagrenon tute kontraŭ mia volo.
Kontraŭ la apero de via vortaro mi ne sole nenion havis, sed kontraŭe, ĝi faris al mi grandan ĝojon; tion ĉi mi skribis ne sole al vi mem, sed— se mi bone memoras — ankaŭ al s-ro de Beaufront, kvankam mi ne sciis, ke li transsendos al vi mian leteron. Ke