Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato.

Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj ĉiu superflua „decido“ katenas, kaj ni devas esti kun ĝi tre singardaj; „decidojn“ oni devas fari nur en okazo de efektiva kaj senduba neceseco!

N-ro 14.
1910

Antaŭparolo al la Genezo

Wüster: Gen

„La Revuo“ IV. 1909/10, paĝ. 337—338. Tie sub la surskribo „La Biblio. Antaŭparolo de la tradukinto“.

„Genezo.“ Unua libro de Moseo. El la originalo tradukis d-ro L. L. Zamenhof. Unua aparta eldono ĉe Hachette et Cie., Paris 1911.

Antaŭparolo de la tradukinto

Mi opinias, ke estas plej necese, ke ni kiel eble plej baldaŭ posedu bonan tradukon de la tuta Biblio. Kian ajn vidpunkton ĉiu el ni aparte havas pri aferoj religiaj, neniu (eĉ plej granda malamiko de ĉia religio) povas nei, ke el la tuta ĝisnuna literaturo de la homaro la plej grava verko sendube estas la Biblio kaj posedi ĝin en bona esperanta traduko estus por ni afero eksterordinare grava. La ĉefaj kaŭzoj de tiu graveco estas:

1e. Neniu libro estas tiel konata en la tuta civilizita mondo, kiel la Biblio; kaj se ni povus montri al la mondo, ke Esperanto posedas la tradukon de la tuta Biblio, tio estus por ni tre potenca propagandilo. 2e. Neniu libro havas en la tuta civilizita mondo tiom multege da adorantoj, kiel la Biblio; sekve la posedo de la Biblio estus por nia literaturo pli grava akiro, ol la posedo de multoble pli granda kvanto da aliaj verkoj. 3e. Neniu libro havis en la historio de la homaro tiel grandegan signifon, kiel la Biblio; sekve jam de vidpunkto pure historia kaj socia ĝi devas havi grandan intereson por ĉiu homo; mi estas konvinkita, ke multaj personoj, kiuj ĝis nun eble neniam legis la Biblion en sia nacia lingvo, kun intereso legos ĝin en bona esperanta traduko. 4e. Por la plimulto de la nuntempaj kulturaj lingvoj la Biblio estis la ĉefa bazo, sur kiu la lingvoj literaturiĝis kaj disvolviĝis; tial ankaŭ por nia lingvo sendube estos tre grave, se ĝi posedos en si en plena tuteco tiun bazon kun ĝiaj multaj vortoj kaj esprimoj, kiuj fariĝis elementa necesaĵo por ĉiu nuntempa kultura lingvo. 5e. Ĉar ĉiu povas tre facile havi la tradukon de la Biblio en sia nacia lingvo kaj komparadi