Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/530

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

la libro estis treege necesa — mi tute ne dubas (ĉar efektive mi tute ne povas kompreni, kial s-ro de Beaufront, komprenante la eksterordinaran necesecon de vortaro, ĝis nun ne reeldonis ĝin, kvankam en la verko No 53 ĝi ekzistis ja tute preta!!). Ke via libro estas bona, mi ankaŭ neniam malkonfesis. Mi estis nur en principo nekontenta kontraŭ Hachette, ke li presas librojn kun mia aprobo ne demandinte min antaŭe, ĉu mi volas ke la verko portu mian publikan aprobon. Kiel ajn bonega ia verko estas kaj kiel ajn alte mi estimas ĝian aŭtoron, tamen se la verko devas eliri kun mia aprobo (t.e. kun mia publika respondeco), mi ja devas antaŭe scii pri tio ĉi.

Se vi estus petinta mian permeson por presi mian aprobon, mi kompreneble certe ne rifuzus ĝin; sed tiam mi ja havus la okazon antaŭe peti vin, ke vi aranĝu la aferon tiel, ke viaj verkoj ne mortigu la verkojn de s-ro de Beaufront, kiu en la daŭro de 15 jaroj tiel malfacilege kaj tiel pacience laboris por nia afero kaj havas en ĝi tiajn sendube grandegajn meritojn.

Mi pensis, ke viaj verkoj aperis sen la scio kaj kontraŭ la volo de s-ro de Beaufront, kaj tial mi volis skribi al vi pri tio ĉi; sed ĉar el via letero mi vidas, ke vi ne forgesis pri s-ro de Beaufront kaj ĉar en la februara numero de l'Espérantiste mi legis (paĝo 180) ke via vortaro aperis kun plena interkonsento kun s-ro de Beaufront, tial mi estas kontenta, kaj nun ni jam ne bezonas plu paroli pri tiu ĉi objekto.


N-ro 223.
P. 2. (15.) VII. 1903

Kara sinjoro! — Mi ricevis la „Anfangsgründe der Esperanto- Sprache“ kaj „Prime Lezioni d' Esperanto“ kaj mi dankas vin kore. La ambaŭ verkoj faris al mi veran plezuron, mi deziras al vi la plej bonan sukceson kaj mi estas certa, ke ili estos tre gravaj por nia afero.


N-ro 224.
P. 12. VIII. 1903

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro la „First Lessons“ kaj ankaŭ la gazeton „Touring-Club“ kun via bela artikolo kaj por ĉio mi dankas vin tre kore.


N-ro 225.
P. 18. X. 1903

Kara sinjoro! — Pri la intenco de s-ro de Beaufront mi povas vin trankviligi: li ne volis ŝanĝi ion en la Universala Vortaro, sed paralele kun „ĉirkaŭmano“ doni ankaŭ la vorton „braceleto“. Ŝanĝoj estos farataj neniaj, nek en la gramatiko, nek en la vortaro ĝis tiu tempo, kiam la afero de Esperanto estos transirinta en la manojn de ia absolute aŭtoritata internacia Akademio, t. e. ĝis la tempo kiam nia afero staros jam tute forte kaj ne bezonas timi ian danĝeron.