Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/531

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Th. Ĉart. — N-roj 222—228

N-ro 226.
L. 2. XI. 1903

Kara sinjoro! — Mi ricevis la ekzempleron de la dua eldono de via vortaro kaj mi dankas vin kore. Mi ricevis ankaŭ vian leteron de 15/X kaj la programon de la kursoj esperantaj en Parizo en tiu ĉi vintro. Kun granda ĝojo mi legis en la programo pri la 30 kursoj en Parizo, kaj mi petas vin, volu esprimi al s-ro C. Bourlet kaj al la tuta Grupo Pariza mian koran ĝojon pro tiuj ĉi belaj fruktoj de energia laborado de la Pariza Grupo.

Pardonu ke mi ne skribis al vi pli frue: mi estis en la lasta tempo tiel treege okupita ke mi ne povis trovi eĉ unu liberan minuton por la kuranta korespondado.

Tiel same kiel vi, ankaŭ s-ro de Beaufront ordinare konsiliĝas kun mi pri ĉiuj novaj vortoj, kaj certe nek vin nek s-ron de Beaufront la esperantistoj kulpigos kvazaŭ vi volus esti leĝdonantoj. Se kelkaj vortoj havas ne tute egalan formon en la ambaŭ vortaroj (de vi kaj B.), tio ĉi estas bagatelo kiu meritas nenian atenton. La fundamenton de Eperanto ĉiam devas prezenti la 16 gramatikaj reguloj kaj la Universala Vortaro; pri ĉiuj vortoj kiuj sin trovas en la vortaroj de vi aŭ de s-ro de B. krom la vortoj en la Universala Vortaro, la esperantistoj scias, ke tiuj vortoj estas nur private aprobitaj de mi, sed ne havas ian forton leĝdonan; se kelkajn el tiuj ĉi vortoj unu uzos en unu formo kaj alia uzos en formo iom alia, tio ĉi ne estas granda malfeliĉo, kvankam estas tre dezirate ke ĉiuj kiom eble uzadu tiujn vortojn egale. Nur la fundamenton neniu el ni devas tuŝi! Sed pri ĉio kio ne tuŝas la fundamenton kaj ne havas la karakteron de reformo aŭ ne prezentas intencan dekliniĝon de la komune uzataj formoj — pri tiaj bagatelaj detaloj ni ne devas esti tro severaj unuj kontraŭ la aliaj.


N-ro 227.
P. 24. XI. 1903

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro viajn 3 librojn („L” Esperanto en 10 Lecons“, „Premières Leçons“ kaj „Primeras Lecciones“) kaj mi dankas vin tre kore. Kun vera ĝojo mi ankaŭ legis la nomaron de la jam presitaj aŭ manskribitaj verkoj por la blinduloj. Venu baldaŭ la tempo, kiam la malfeliĉuloj havos por si grandan, tre grandan bibliotekon.


N-ro 228.
P. 1903 sen dato

Kara sinjoro! — La ekzempleron de la Unuaj Lecionoj por blinduloj mi ricevis kun plezuro kaj mi dankas vin kore. — Atente ekzameni nun la vortaron franca—esperantan mi bedaŭrinde havas nun neniun eblon, ĉar mi estas nun tre okupita kaj mia sano estas en malbona stato; sed kiom mi vidis ĉe rapida trarigardo supraĵa, mi pensas, ke tie ne troviĝos multe por korekti kaj vi povas kuraĝe presi la duan eldonon.