V. B. Gis nun nepresitaj leteroj al
Kara sinjoro! — Se la angla, germana kaj itala verketoj estas simpla traduko de viaj „Premières Leçons“, tiam vi povas en mia nomo diri al la firmo Hachette ke ĝi ne bezonas antaŭe sendi al mi la verketojn por trarigardo, sed ĝi povas presi ilin kun mia „aprobo“ jam nun. — Mi pensas, ke la esprimoj „spina cerbo“ kaj „ostocerbo“ estas tute sufiĉaj kaj precizaj, kaj mi ne konsilus senbezone uzi novajn vortojn; tamen se iu uzos „medalo“ mi ne protestos.
Kara sinjoro! — Akceptu mian plej koran dankon por la amika alsendo de via fotografaĵo, kiu estas al mi tre kara kaj kiun mi ricevis kun vera ĝojo.
Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro vian dediĉitan al mi verketon „Primeiras Lições“ kaj ankaŭ la novan eldonon de la Frazlibro kaj mi dankas vin kore. —
De s-ro Javal mi ĝis nun ricevis neniun leteron. Kompreneble pri ĉiaj reformaj proponoj mi respondos al li nur rifuze.
Kara sinjoro! — Pardonu ke mi ĝis nun ne respondis ankoraŭ vian Malfermitan Leteron. Vastan respondon mi esperas sendi al vi en la venonta semajno.
Kara sinjoro! — Mi scias tre bone, ke ne ĉiuj novaj vortoj aprobitaj de mi estas bonaj. Sed en la nuna tempo perfekteco estas ne ebla kaj ĉia diskutado pri perfekteco estus tre danĝera. Kiam nia afero staros jam tute forte, tiam aŭtoritata Akademio faros en la lingvo ĉiujn necesajn korektojn; sed nun ni devas severe eviti la tuŝadon de tiu ĉi demando. — Timante ke via malkontenteco ne infektu la mondon esperantistan kaj ne donu pereigan rezultaton, mi decidis respondi vian „Malfermitan Leteron“ ne private sed publike (kvankam ne skribante vian nomon). Mi esperas, ke vi aprobos mian agon kaj ke vi trovos ĝin utila. Mi sendas al vi la manuskripton de mia respondo kaj mi petas vin, volu min sciigi, ĉu vi ne trovas en ĝi ion malagrablan por vi kaj ĉu vi konsentas, ke mi ĝin publikigu. Sen via konsento mi ĝin ne publikigos.
Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 4/XII, poŝtan karton de 5/XII kaj ankaŭ la programon de la kursoj Parizaj kaj la folieton „Une Heure d' Esperanto“. Por ĉio mi dankas vin tre kore.