Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/533

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Th. Ĉart. — N-roj 229—234

Mi forte bedaŭras, ke mia manuskripto faris al vi ĉagrenon. Kredu al mi, ke tio ĉi tute ne estis mia intenco. Pri via fideleco al nia afero mi kompreneble ne dubas eĉ unu minuton. Mi volis uzi vian „Malfermitan Leteron“ nur kiel pretekston, por fari finon al tiu danĝera fluo opozicia, kiu aperis en nia tendaro en la lastaj jaroj kaj kiu povus fariĝi por nia afero tre pereiga, precipe nun, antaŭ la unua kongreso. Jam multajn fojojn kaj al multaj personoj mi skribis pri similaj demandoj grandajn leterojn. Sed la konstanta skribado de grandaj privataj leteroj estas tre laciga kaj temporaba kaj tamen neniun helpas, ĉar unu persono ne scias pri mia skribado al aliaj personoj, kaj apenaŭ mi sukcesas konvinki unu personon, tuj aperas alia persono, al kiu mi devas denove skribi k.t.p. Tial mi decidis unu fojon esprimi mian opinion publike.

Unu persono plendas ke mi donas tro multe da novaj vortoj, alia plendas ke mi donas tro malmulte; unu plendas, ke pro internacieco mi pekas kontraŭ la reguleco kaj ekonomieco de la vortoj, alia plendas ke pro ekonomieco mi tro pekas kontraŭ la internacieco kaj precizeco k.t.p.





Mi ripetas, ke pri via fideleco mi ne dubas eĉ unu minuton; sed por meti finon al la tre danĝera malkontenteco kiu komencis disvastiĝadi en nia tendaro, mi decidis unu fojon elpaŝi publike kaj peti niajn amikojn, ke ili memoru:

1) ke interkonsentigi ĉiujn opiniojn estas neeble kaj tial ni devas esti indulgaj unu kontraŭ aliaj kaj atendi pacience la kreiĝon de la estonta „Centra Komitato“;

2) ke ĉiu, kiu trovas ion nebona en nia afero, devas proponi klaran rimedon por plibonigo, sed ne plendi sencele kaj malvarmigi per tio ĉi niajn batalantojn.

El via tuta ĝisnuna agado mi scias tre bone, ke vi persone komprenas tute perfekte la tutan danĝerecon de opozicio en la nuna tempo kaj ke via elpaŝo estis nur akto de nesufiĉa singardeco. Mia artikolo (kiel mi klare skribis) celas ne vin persone — ĝi estas nur averto kontraŭ la danĝera fluo kaj via cirkulera letero servis al mi nur kiel preteksto.

Mi estas konvinkita, ke la esencajn ideojn de mia artikolo vi plene aprobas kaj ke la necesecon de mia publika elpaŝo vi ne neos. Sed ĉar la formo de mia artikolo estas al vi malagrabla, tial mi petas vin, volu fari la jenon: volu ŝanĝi mian artikolon en tia maniero, kian vi trovos la plej bona, elĵetu el ĝi tute senĝene ĉion kio estas al vi malagrabla aŭ kio povus erare pensigi la legantojn, ke mi havas ian malkontentecon kontraŭ vi, kaj la tiamaniere ŝanĝitan artikolon volu resendi al mi. Mi ĝin publikigos en tia formo, kian vi deziros.