V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
Aŭ eble anstataŭ ŝanĝi la artikolon tro multe, vi trovos pli utile elĵeti el la artikolo nur kelkajn pecojn, sed aldoni en la fino ian klarigon, kiu tute klare montrus al la legantoj, ke inter ni ekzistas nenia diferenco de opinioj kaj ke la artikolo estos publikigata laŭ via propra deziro, por averti tiujn personojn, kiuj eble ne bone komprenis la esencon kaj celon de via cirkulera letero? Agu kun mia artikolo tiel, kiel vi volas, nur donu al mi la eblon esprimi publike mian opinion, por ke mi estu unu fojon por ĉiam liberigita de konstanta kaj senfina skribado de longaj leteroj al ĉiu amiko aparte.
Kara sinjoro! — Mi ricevis returne la manuskripton kaj ankaŭ vian leteron de 11/XII, kiun mi legis kun plezuro, ĉar mi vidis el ĝi, ke la tuta historio kun la „Malfermita Letero“ estis simpla malkompreniĝo. Ĉar via Malfermita Letero estis adresita al mi kaj ĉar multaj esperantistoj erare rigardis ĝin kiel proteston kontraŭ mia agado, tial mi estas devigita doni ian publikan respondon. Sed estu tute trankvila; mi penos aranĝi la respondon tiamaniere, ke ĝi tuŝas nur la principojn, sed ne havos eĉ la plej malgrandan ombron de ia ŝajna malkontenteco aŭ riproĉoj kontraŭ via persono.
Kara sinjoro! — Se vi nenion havas kontraŭ la publikigo de mia „Nefermita Letero“, volu ĝin sendi al s-ro de Beaufront, kiun mi petos pri ĝia publikigo en L’ Espérantiste.
Kara sinjoro! — Vian afable senditan al mi „Esperantan. Versfaradon“ mi ricevis kun plezuro kaj mi kore vin dankas.
Kara sinjoro! — Ĉar ĉia respondo de mia flanko al via cirkulera letero — kiel ajn singarde la respondo estus skribita — elvokus ĉe la legantoj la supozon, ke inter mi kaj vi ekzistas ia malkontenteco, tial mi decidis tute ne respondi.
Sed ĉar via letero pri kiu preskaŭ la tuta mondo esperantista jam scias estis publike adresita al mi kaj mia absoluta silento povus ne sole kompromiti min, sed ankaŭ prezenti grandan malĵustecon kontraŭ la firmo Möller & Borel, kiu tiom multe nun laboras kaj elspezas por la propagando de nia afero en Germanujo kaj kiu povus nun juste koleri min, se mi lasus sen rebato la atakojn kontraŭ tiuj vortaroj, kiujn ili eldonis ne sole kun mia aprobo sed laŭ mia propra konsilo kaj sub mia propra redakcio, — tial mi pensas ke estus bone, se vi mem per ia artikoleto sciigus al la esperantistoj, ke respondon al via malfermita letero vi ricevis de mi; ke la celo de via letero estis ne