Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/535

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
Th. Cart. — N-roj 234—240

atako, sed nur fari proponon; ke al la neaprobantoj de la novaj vortoj mi konsilas, ke ili formulu sian deziron tute precize en formo klara kaj plenumebla (ekzemple „aprobadu“ aŭ „ne aprobadu“) sed ne en tia nedifinita kaj tute ne plenumebla formo kiel ekzemple „aprobadu, sed faru tion ĉi en tia maniero, ke ĉiuj estu kontentaj“ — kaj proponu ĝin al la prijuĝo[1] kaj voĉdono de la esperantistoj; ke mi tute ne havas la deziron altrudi al la esperantistoj mian volon kaj donis la novajn vortojn (kiel konsilon, ne kiel leĝon) nur cedante al la konstanta bombardado de preskaŭ ĉiuj esperantistoj, sed ke mi jam senpacience atendas la kongreson, por ke mi povu fordoni mian malfacilan rolon de gvidanto al ia Centra Komitato; ke mi petis vin, ke vi sciigu al la esperantistoj, ke la diversaj flataĵoj kaj la nomo „majstro“, kiun multaj uzas en siaj leteroj al mi, estas al mi tre malagrabla; ke se kelkaj vortoj havas ne severe egalan formon en diversaj vortaroj kiujn mi aprobis, tio ĉi estas nur eraro tempa, kiu pli aŭ malpli frue malaperos kaj kiu estas neevitebla ĉe tiuj treege malfavoraj kaj lacigaj cirkonstancoj, en kiuj mi estas devigata laboradi.




Ŝajnas al mi, ke se tian artikoleton publikigos ne mi, sed vi, tiam la tuta situacio estos savita kaj ĉia ombro da supozo kvazaŭ ekzistas ia malkontenteco inter mi kaj vi aŭ inter la francaj kaj germanaj propagandistoj, malaperos. Ĉu vi ne tiel pensas? Ŝajnas al mi, ke antaŭ la kongreso ni devas severe eviti ĉion, kio povus prezenti ian ombron de interna malpaco. Kompreneble, mi esprimas al vi nur mian opinion, sed ne mian deziron: publikigu la diritan artikoleton nur en tia okazo se vi mem aprobas mian ideon kaj se vi trovas en ĝi nenion malagrablan por vi.

Kun kora saluto kaj plej sinceraj bondeziroj por la nova jaro.


N-ro 239.
P. ? Jan. 1905

Kara sinjoro! — Koran dankon por via amika letero. Pli detale mi skribos al vi en la venonta semajno; nun mi nur rapidas sciigi vin, ke hodiaŭ la milita estraro min tute liberigis; mi restas en Varsovio kaj daŭrigos trankvile laboradi por nia afero.


N-ro 240.
L. 11. II. 1905

Kara sinjoro! — La „Trafenditan Turon“ mi ricevis kun plezuro kaj danko. La duan ekzempleron mi sendis laŭ ĝia adreso, t. e. al d-ro K. Bein.

La milita estraro trovis, ke mia sano estas tro malforta; tial oni min liberigis kaj mi restas en Varsovio kaj mi povos veni al la kongreso. —

La timo de s-ro Bourlet estis senkaŭza, ĉar se mi eĉ devus veturi Mandĵurujon, mi ne ĉesus esti ligita kun nia afero kaj — ne povante partopreni en la kongreso korpe, mi partoprenus en ĝi spirite, sendinte

ĉiujn miajn pensojn kaj proponojn en formo de letero.

  1. teksto: prejuĝo
533