Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/536

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

Pacigi inter si s-ron B. kaj de B. mi jam provis kelkajn fojojn, sed tute sen rezultato. La plej bona rimedo, por sendanĝerigi por nia afero ilian malpacon, estos la kreo de „Centra Komitato“ kiu estos elektita kaj periode reelektata de la tuta mondo esperantista kaj prezentos ĉiam la plej altan kaj solan aŭtoritaton en ĉiuj demandoj tuŝantaj nian aferon. Petoj kaj admonoj de unu persono ne helpas; sed kiam ekzistos Centra Komitato elektita de la esperantistaro mem, tiam mi de ĉiu esperantisto povos postuli, ke li submetiĝu al la decidoj de la Komitato. Projekton de tia periode reelektata Centra Komitato mi prezentos al la kongreso, antaŭe publikiginte (en Majo) mian projekton en la esperantaj gazetoj, por ke la estontaj kongresanoj povu bone pripensi kaj prijuĝi la projekton.

Mi esperas, ke, sciante la historion de Volapük, la Centra Komitato estos sufiĉe singarda kaj ne imitos facilanime la ekzemplon de la Volapüka Akademio; tamen por tute garantii al ni plenan singardecon, mi proponos kondiĉon, ke ĉiu decido de la Komitato (krom la urĝantaj) estas publikigita en la oficiala organo nur kiel decido provizora, por ke ĉiuj esperantistoj povu pripensi ĝin kaj averti la Komitaton en okazo de danĝero; ses monatojn post la provizora publikigo la Komitato denove faras inter si voĉdonon pri la dirita decido, kaj se la decido ankaŭ tiun ĉi duan fojon ricevos por si la plimulton da voĉoj, — nur tiam la decido ricevos leĝan forton.

Kompreneble se ni povos iam atingi, ke la registaroj prenu la tutan aferon en siajn manojn, tio ĉi estus la plej bona. Ni devos klopodi pri tio ĉi.


N-ro 241.
P. sen dato kaj jaro[1]

Kara sinjoro! — Estu trankvila! Pro tro multe da laboroj mi ne povas nun skribi al vi detale, sed pri mia konsilata plano de agado espereble informos vin generalo Sebert.


N-ro 242.
P. 1905 sen dato

Kara sinjoro! — Forĵeti mian projekton mi ne povas, ĉar de multaj flankoj oni jam longe bombardas min, ke mi prezentu ian projekton de organizacio, kaj mi devas montri, ke mi plenumis mian promeson. Sed mi ripetas ke mi ne insistas kaj influas. Antaŭ ĉio mi proponos la demandon, ĉu la kongreso trovas organizacion dezirinda aŭ ne; sekve se vi pensas, ke via opinio estas prava, vi havos plenan eblon konvinki la kongreson ke ĝi decidu ne havi organizacion. Se vi pensas ke per via decido oni timos fari al mi malagrablaĵon, vi povas eĉ rekte diri al la kongreso, ke vian proponon vi faras laŭ la peto kaj deziro de Zamenhof mem. Mi nenion kontraŭparolos

kaj mian projekton nek la ideon de organizacio ĝenerale mi ne defendos.

  1. laŭ la adresito certe el la jaro 1905.