Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/537

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Th. Ĉart. — N-roj 240—243

Se malgraŭ tiaj admonoj oni deziros organizacion, tiam mi eĉ mem proponos, ke oni mian projekton ne akceptu, sed ke oni transdonu ĝin kune kun la aliaj projektoj al ia provizora komitato por matura prijuĝo kaj decido.


N-ro 243.
P. 4. V. 1905

Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 29/IV kaj mi dankas vin por via klarigo pri la rilato de s-ro B. [1] al la Grupo Pariza. Estas nur domaĝo, ke vi ne skribis al mi tion ĉi jam antaŭ longe, — tiam mi ŝparus tre multe da perdita tempo kaj laboroj.

Sub la adreso de s-ro B. mi multe kaj tre vaste korespondadis kun la Grupo Pariza. Ĉar tiu ĉi Grupo estis la sola loko, kie kunvenadis multaj kompetentaj esperantistoj, tiel mi ordinare konsiliĝadis kun tiu ĉi grupo° en la plej gravaj aferoj, mi petadis ke s-ro Bourlet legu miajn leterojn en la Grupo, kaj li respondadis al mi en la nomo de la Grupo. Mi petis siatempe ke la Grupo en siaj kunvenoj ellaboru ian projekton de komuna organizacio; kiam la Grupo tion ne faris, mi mem post longa pripensado ellaboris projekton kaj proponis ĝin al la prijuĝo de la Grupo; kiam s-ro B. respondis al mi ke la Grupo ne aprobas mian projekton de organizacio, mi ellaboris projekton de „Deklaracio“, kiu devus anstataŭi la organizacion. Sed ankaŭ pri tiu ĉi projekto s-ro B. respondis al mi, ke neniu el la membroj de la Grupo ĝin aprobas.




Jam longe montriĝis necese aranĝi organizacion kaj Centran Komitaton. Estas vere, ke multaj konstante ripetas, ke ili deziras, ke mi persone gvidadu la aferon; sed ho ve, en efektiveco ĉiu deziras nur ke mi gvidadu laŭ lia montro, forgesante ke tio ĉi estas ne ebla kaj ke ĉiu devas silentigi sian propran ambicion kaj cedadi al la opinio de la plimulto. Kiom ajn multe mi laboras, kiom ajn mi penas evitadi ĉian altrudon de mia propra volo, mi ne povas ĉiujn kontentigi. Mi estas laca, terure laca. Tial mi decidis transdoni la tutan aferon al la esperantistaro mem.

Mi konsiliĝis pri tio ĉi siatempe kun s-ro de B. sed mi ricevis de li nenian bonan konsilon; mi turnis min al la Grupo Pariza, esperante aŭdi la konsilojn de multaj personoj, sed mi ricevis nur la opinion de s-ro B. Tial mi decidis turni min al la kongreso.

Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon altrudi ion al la esperantistaro; mi prezentos mian projekton kiel mian opinion pure

personan, kaj mi petos ke ĉiu kongresano voĉdonu pri la projekto

  1. Kelkloke — laŭ deziro de prof-ro Cart — mi ne citas nomojn, sed nur la komencliteron de la koncerna nomo. Cetere ne estos malfacile diveni la nomojn por tiuj, kiuj konas la historion de nia movado.