V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al
tute sincere, memorante ke nek la akcepto de la projekto faros al mi ian agrablaĵon, nek la malakcepto faros al mi ian malagrablaĵon. Mi deziras nur simple ekscii, kion deziras la esperantistoj, kaj agi laŭ la deziro de la plimulto. Mi ne admonos nek influos; mi pretigis mian projekton nur por tia okazo, se ne estos prezentita ia alia pli bona projekto.
Tial mi forte miras, ke s-ro de B. (......) tiel insiste kaj obstine estas kontraŭ mia projekto ankoraŭ ne leginte ĝin. Vi scias, ke mia projekto ne estis kreita en unu tago, sed en la daŭro de longa tempo. Mia projekto tute ne celis krei institucion kiu okupadus sin je „ekskomunikado“, „despota altrudado“ k.t.p. (!!?!?) kiel skribis s-ro de B.; (kiu diris al s-ro de B., ke mi volas detrui la naciajn societojn, ke la Ligo ordonados al ĉiuj egalajn rimedojn de propagando, eĉ ekskomunikados k.t.p.?! Oni povus timi, ke mi malbone ligos la esperantistaron; sed se ĉia ligiĝo kaj organiziĝo kondukus nur al malhelpado, ekskomunikado “ktp. tiam por kio estis aranĝita la franca Societo p.p.E.? Ĝi ja ankaŭ ligas, sekve „malhelpas“!) Mi (volis nur doni al nia afero ordon kaj fortikan organizacion, por ke apartaj ambiciaj personoj ne povu jam plu tiradi nian aferon ĉiu en sian flankon.
Se mi simple mem elektos Centran Komitaton, tio ĉi nenion helpos, ĉar:
1) ĉiu petas ke mi mem elektu nur tial, ĉar ĉiu pensas ke mi elektos nur tiajn personojn, kiujn li trovas bonaj; sed kiam la elekto estos farita, tiam mi tuj ricevos diversajn protestojn; s-ro B. skribos ke la tuta Grupo Pariza malaprobas, s-ro de B. skribos ke la tuta komitato (aŭ eĉ la tuta Societo p.p.E.) malaprobas; unu trovos, ke mi ne sufiĉe alte taksis liajn meritojn, alia trovos ke mi tro alte taksis la meritojn de alia; unu trovos ke la Komitato ne estas sufiĉe internacia, alia trovos ke ĝi konsistas el personoj ne sufiĉe bone posedantaj la lingvon aŭ ne sufiĉe aŭtoritataj por ke ĉiuj ilin obeu, k.t.p.
2) Se la tuta afero troviĝos en la manoj de unu komitato, tiam ambiciaj membroj penos altrudi al ĉiuj sian volon, per konstanta insistado ili baldaŭ ĉiujn eksilentigos, kaj anstataŭ Komitato ni havos nur du sinjorojn, kiuj konstante malpacados, volos dispremi unu la alian, kaj dispremos nian aferon.
3) Se la Centra Komitato ne estos konstante elektata de ĉiuj esperantistoj (pro tio estas ja necesa organizacio) sed reelektados kaj plenigados sin mem, tiam ni baldaŭ havos tiun saman malfeliĉan historion, kiun ni vidis ĉe Volapük, t.e. la Centra Komitato kaj la esperantistaro fariĝos baldaŭ du tute apartaj objektoj per nenio ligitaj inter si, unu defalos de la alia, kaj ĉio estos finita kaj enterigita. Ĉiuj miaj admonoj kaj protestoj neniom helpos (kiel ne helpis la protestoj de Schleyer), ĉar ĉe neekzistado de organizacio mi ne havos al kiu min turni.