Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/539

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Th. Ĉart. — N-roj 243—244

Pri tiu ĉi temo mi volus multe paroli, mi volus konsiliĝadi kun multaj plej spertaj esperantistoj, mi volus esprimi mian opinion, aŭdi la opiniojn kaj konsilojn de aliaj, konforme al tio ŝanĝi mian projekton aŭ peti ke aliaj personoj ellaboru aliajn pli bonajn projektojn k.t.p. Sed bedaŭrinde mi venis al la konvinko, ke ĉiu trankvila kaj senpartia konsiliĝado estas neebla. El la leteroj de s-ro de B. mi vidas tre bone ke li tute ne deziras ekkoni mian projekton nek pripensi aŭ doni iajn konsilojn, sed jam antaŭe decidis per ĉiuj fortoj kontraŭbatali kontraŭ ĉia organizacio, kia ajn ĝi estos.

Sekve ĉiu mia korespondado kun li pri tiu ĉi temo estus tute vana. Tiel same obstina kun sia opinio estos s-ro B. Tial mi almenaŭ petas vin (kaj per vi ankaŭ la aliajn plej gravajn Parizajn esperantistojn) ne rapidu tro multe kun via decido, sed atendu la publikigon de mia projekto, pripensu ĝin bone (sed pripensu ĝin memstare, libere de ĉia fremda influo) kaj tiam skribu al mi vian opinion. Tiam, mi petas, skribu al mi, ĉu vi daŭrigas malaprobi ĉian organizacion, aŭ vi deziras nur ke la organizacio estu alia, kaj kiajn ŝanĝojn aŭ kiajn aliajn projektojn vi proponas.

Estu tute trankvila: mian influon mi certe ne uzos por altrudi al la esperantistaro mian personan opinion kaj volon. Mi aŭskultos ĉiujn opiniojn; kaj se mi vidos, ke la diskutado pri mia projekto povus elvoki ian malpacon aŭ eĉ simple malkontentecon inter la esperantistoj kaj per tio ĉi iom difekti nian Bulonjan feston, tiam mi mem diros al la kongreso, ke mi mian projekton reprenas kaj anstataŭ ĝi mi proponos pretan, elektitan de mi provizoran Centran Komitaton, pri kies konfirmo mi petos la kongreson kaj al kies manoj mi transdonos la tutan pluan sorton de nia afero.

Por ke mia elekto ne elvoku disputojn kaj malpacon, mi intencas proponi por la Komitato ne apartajn personojn, sed difinitajn kategoriojn de personoj, nome:

La unua (provizora) Centra Komitato konsistu el:

a) ĉiuj redaktoroj de esperantaj gazetoj kiuj eliras pli malpli en unu jaro;

b) ĉiuj prezidantoj de Grupoj Esperantistaj, kiuj havas ne malpli ol 100 membrojn;

c) ĉiuj prezidantoj de landaj asociacioj esperantistaj.

Ĉu vi aprobas tian planon aŭ ĉu vi konsilas fari la elekton en ia alia maniero?


N-ro 244.
P. 1. VI. 1905

Kara sinjoro! — Vian broŝuron „Une Heure d' Esperanto“ mi ricevis kaj legis kun plezuro kaj mi kore vin dankas. La libreto estas verkita tre bone kaj povas esti tre utila por nia afero. Sendube ĝi trovos multe da amikoj kaj estos tradukita en diversajn lingvojn.