Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝin kun la traduko esperanta, tial por ĉiuj popoloj de la mondo la esperanta traduko de la Biblio povas esti tre oportuna kaj bona rimedo, por facile kaj fundamente ellerni Esperanton, rimedo precipe grava por tiuj multaj popoloj aŭ popoletoj, kiuj ne havas ankoraŭ tute bonajn kaj fidindajn lernolibrojn de nia lingvo.

Pro ĉiuj diritaj kaŭzoj mi jam antaŭ longe intencis komenci sisteman tradukadon de la Biblio. Lasante la Novan Testamenton al aliaj, pli kompetentaj tradukontoj, mi elektis por mi la Testamenton Malnovan, ĉar la lingvon, en kiu estas verkita ĉi tiu parto de la Biblio, mi konas, laŭ mia opinio, en sufiĉa grado, por ke mi povu entrepreni la tradukadon. Sed kiam mia laboro estis jam komencita, fondiĝis la Esperantista Biblia Komitato. Tial, ne dezirante enmiksi min en aferon, kiu devas aparteni al personoj pli kompetentaj, mi nur finis la komencitajn „Psalmojn“ kaj „Sentencojn de Salomono“, kaj mi haltis, esperante, ke la Biblia Komitato baldaŭ donos al ni bonan tradukon de la Biblio.

Bedaŭrinde, pro diversaj malfavoraj cirkonstancoj kaj pro granda malfacileco de la tasko, la Biblia Komitato ĝis nun ne povis multe fari. Doni ion nebonan la Komitato tute prave ne volis, kaj la donado de io bona montriĝis pli malfacila, ol oni povis supozi. Tial, ne dezirante, ke ni tro longe vane atendu la tradukon de la Biblio, mi demandis la Biblian Komitaton, ĉu ĝi trovas bona, ke mi mem komencu la tradukadon de la Malnova Testamento. Kiam el la ricevita respondo mi vidis, ke la Komitato plene kaj sincere aprobas mian intencon, mi komencis traduki.

Kelkaj legantoj eble miros, ke ili ne trovas en mia traduko la vortojn „la Sinjoro“, al kiuj alkutimigis ilin ilia nacia lingvo; ili eble supozos, ke mi faris arbitre ian ŝanĝon en la teksto; tial mi devas doni kelkan klarigon. Parolante pri Dio, la Biblio uzas la vortojn „Jehovah“ (Estanto, Eternulo) kaj „Elohim“ (Potenculo). Ĉar la antikvaj hebreoj, ĉirkaŭitaj de idolistoj, pensis, ke „Jehovah“ estas la „nomo propra“ de speciale hebrea Dio, kaj elparoli sen grava neceseco la nomon de Dio estis malpermesite, tial ĉe la antikvaj hebreoj aperis la kutimo, ke, skribante „Jehovah“, ili elparoladis „Adonaj“ (mia Sinjoro). Sed ĉar la idolista tempo, kiu postulis por la hebrea Dio ian apartan nomon propran, jam delonge pasis, kaj ĉar la titolado de Dio per „Sinjoro“ (titolado, bazita ne sur ia religia postulo, sed nur sur malĝuste komprenita kutimo) estas io tro triviala kaj profananta (precipe en la tre ofte renkontata kuniĝo „Sinjoro Dio“), tial mi trovas, ke la sole ĝusta traduko por „Jehovah“ estas „la Eternulo“.