Th. Ĉart. — N-roj 257—259
ian valoron, estas necese, ke ĝi aperu kiel libera kaj senantaujuĝa esploro, sed ne kvazaŭ sub la premado de postuloj kaj minacoj.
Tre povas esti, ke s-ro B. (sub la influo de la ŝanceliĝanta s-ro M.) estas ne sufiĉe energia; li povas tamen senkulpigi sin per tio, ke li, kiel persono tro oficiala, devas esti tre singarda. Ni devas lin subteni per niaj konsiloj, sed ni ne devas lin akuzi nek senkuraĝigi.
Kara sinjoro! — La broŝuron „Pourquoi l’Esperanto“ kun viaj bondeziroj mi ricevis kun kora danko.
Kara sinjoro! — ..........................
Mi ne tro timas la idistojn, kiel eble timas ilin s-ro M. aŭ aliaj, sed mi ankaŭ ne volas kovri al mi la okulojn kontraŭ la ekzistanta danĝero. Nenies opinion mi akceptas blinde, sed mi penas atente aŭdi ĉiujn opiniojn, por ellabori al mi ian pli malpli klaran juĝon.
Laŭ mia opinio nia plej granda malhelpo konsistas ne en la reformemeco de unuj aŭ en la konservemeco de aliaj, sed en la ŝanceliĝado de multaj. Por forigi tiun ĉi paralizantan ŝanceliĝadon, ne sufiĉas simplaj vortoj kaj admonoj de privataj partiaj personoj, sed estas necese havi ian klare kaj interkonsente faritan decidon de nia aŭtoritata institucio. La Dresdena Deklaracio bedaŭrinde estas tiel ne klara, ke ĉiu povas kompreni ĝin kiel li volas kaj tial oni nin riproĉas, ke ni „scias ke reformoj estas necesaj, sed ni ne volos ilin fari“.
Por meti finon al la ŝanceliĝado, al la konfuzantaj esperoj de unuj kaj al la paralizantaj timoj de aliaj, laŭ mia opinio estas necese doni ian decidon klaran, precizan, atitoritatan kaj konvinkan. Mi opinias, ke estus bone, ke la akademianoj kunvenus, per kelktaga serioza laborado esplorus la tutan lingvon kaj decidus: ĉu en la principaj partoj de nia lingvo ekzistas iaj punktoj kiuj nepre devas esti ŝanĝitaj, — aŭ ĉu tiaj punktoj ne ekzistas. Se oni trovos, ke ekzistas tiaj punktoj, kies ŝanĝo estas efektive necesega, tiam ni devos ŝanĝi ilin unu fojon por ĉiam (per vojo de paralelaj neologismoj, t. e. ne senvalorigante la formojn ĝisnunajn); se oni trovos ke tiaj necesege ŝanĝindaj punktoj ne ekzistas, tiam ni devos deklari, ke kun plena konscio, post matura esploro la Akademio (kun sekvonta aprobo de la tuta Lingva Komitato) decidas, ke nenio devas esti ŝanĝata kaj ke de nun nia lingvo devas esti rigardata kiel lingvo natura, en kiu nenia institucio havas la rajton fari iajn ŝanĝojn; sekve la esperantistoj sciu klare, ke de nun la Lingva Komitato nur solvados la demandojn pri diversaj duboj, sed ĉiujn proponojn pri arbitraj ŝanĝoj la L. K. absolute forĵetados.