Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/546

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

Tia estas mia opinio, kiun mi volis prezenti al la akademianoj. Sed ĉar oni tute prave rimarkigis al mi, ke estos pli bone por la afero se mia persono restos flanke (precipe en la nuna tempo), tial mi reprenis mian projekton.

Pri la cirkulera letero de s-ro B. mi devas diri, ke mi donis al ĝia dissendo mian konsenton (por ne malhelpi s-ron B. konsiliĝi libere kun la akademianoj lau sia bontrovo), sed mi skribis al li, ke mi persone opinias, ke estus pli bone esplori la tutan demandon pri ŝanĝado aŭ reŝanĝado per unu fojo.


N-ro 260.
P. sen dato

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro vian broŝuron „A la recherche d’une langue internationale“ [1] kaj mi dankas vin kore.


N-ro 261.
P. 17. II. 1910

Kara sinjoro! — ......................................... Mi povas nur tre profunde bedaŭri, ke inter niaj samideanoj regas tia netoleremeco kaj malamikeco, kaj ĝuste en la nuna tempo, kiam unueco estas por ni tiel necesega!


N-ro 262.
L. 31. III. 1911

Kara sinjoro! — Kun granda malĝojo mi sciiĝis pri la morto de nia amiko kaj fervora kunbatalanto, Paul Berthelot. Se vi scias la adreson de lia familio, mi petas vin, volu transdonu al ĝi mian plej sinceran kondolencon.


N-ro 263.
P. 17. IV. 1911

Kara sinjoro! — En ĉiu alia okazo mi tre volonte plenumus vian deziron pri komuna oferado; sed pri la verkoj de la estinta „Kolekto Aprobita“ mi tion bedaŭrinde ne povas fari, ĉar pro diversaj kaŭzoj mi decidis havi nenion komunan kun tiu kolekto. Se vi nepre deziras fari la aferon, kaj se vi nepre deziras ligi ĝin kun mia nomo, vi povas diri proksimume jene: „la parton, kiun mi intencis destini por Zamenhof, sed kiun tiu ĉi ne volas akcepti, mi laŭ lia konsilo oferas por la blinduloj“. Sed en tia okazo mi petas vin oferi ne 2% sed nur l 3/5%, ĉar nur tiom mi ricevadis por la „Kolekto“.


N-ro 264.
P. 25. IV. 1911

Kara sinjoro! — Kun granda ĝojo mi ricevis vian telegramon el Dijon[2]. Koran dankon! Mi esperas baldaŭ legi detale pri la rezultatoj de la kongreso.


N-ro 265.
L. Bad Neuenahr, 26. VII. 1913

Kara sinjoro! — ĵus mi legis en „La Movado“ la sciigon pri la granda perdo kiun vi havis [3].

Volu akcepti mian plej koran kondolencon

  1. 2-a eldono kun esperanta traduko.
  2. eraro de Zamenhof: la telegramo venis el Lyon.
  3. morto de l’ patro de Th. Ĉart