Th. Ĉart. — N-roj 259-267
Kara sinjoro! — Bedaŭrinde la firmo Hachette efektive ne volas eldoni la pluajn partojn de la Biblio, nek en la „Revuo“ nek en formo de apartaj libroj. Tamen, se nur mia sano kaj tempo permesos, mi nepre daurigos la tradukadon.
Mi dankas vin kore pro via propono, preni sur vin la eldonadon; sed verŝajne mi ne povos akcepti vian proponon, ĉar mi esperas, ke mi prenos la eldonadon sur min mem (per vojo de abonado).
Kara sinjoro! — Responde al via letero de 7/XII mi povas vin sciigi, ke la kontrakto, kiu ekzistis inter mi kaj la firmo Hachette estas nun nuligita; mi estas sekve denove libera homo kaj mi povas eldoni miajn estontajn verkojn kie kaj per kiu mi volas. Tamen eldonigi miajn verkojn per la „Presa Societo“ mi verŝajne ne povos.
Mia profesio, donante al mi tre multe da laboro, donas al mi tamen ne sufiĉe da enspezoj, ĉar miaj pacientoj pagas al mi tre malmulte (kiu povas pagi iom pli, tiu preferas iri al aliaj kuracistoj). Se mi en la lastaj 9—10 jaroj povis vivi sen zorgoj kaj eĉ permesi al mi ĉiujare 5 aŭ 6-semajnan libertempon, por rebonigi mian sanon, — tiun povon donis al mi nur la enspezoj, kiujn mi ricevadis de Hachette pro miaj laboroj. Nun, kiam Hachette ne volas plu eldonadi miajn verkojn, mi devas serĉi ian alian rimedon, por kovri mian profesian deficiton (ekzemple rifuzi al mi la por mi necesegan someran libertempon, peni havi pli da pacientoj k.t.p.). Sed ĉar miaj fortoj estas jam terure elĉerpitaj kaj mi jam nun plenumas miajn laborojn nur kun tre granda malfacileco, tial — se mi deziras daŭrigi mian Biblian laboradon — mi devas bedaŭrinde peni, ke tiu laborado donu al mi enspezojn.
Ĉu tiajn enspezojn povus doni al mi la „Presa Societo“, kiu jam ja mem estas malriĉa kaj neatendeble bezonas tujajn enspezojn, — pri tio mi forte dubas.
Tamen mi pripensos vian proponon; en la okazo, se mi poste trovos ĝin akceptebla por mi, mi siatempe skribos al vi.
Por miaj Bibliaj tradukoj mi serĉas nun eldonanton, kiu prenus sur sin la tutan financan flankon de la afero kaj pagadus al mi difinitan sumon por ĉiu paĝo. Se mi ne trovos eldonanton kaj devos mem fariĝi eldonanto tiam mi eble (mi ne faras promeson) uzos la „Presan Societon“ kiel presejon kaj tenejon. Tial por ĉiu okazo mi petas ke la Societo sciigu min:
1) kiom mi devus pagi pro la presado (enkalkulante paperon, broŝuradon k.t.p.) de 1000 ekzempleroj de 16-paĝa folio de tia sama grandeco, formo, papero k.t.p. kiel la ĝisnunaj volumoj de la Biblio? kaj kiom por ĉiu sekvanta milo da ekzempleroj?