Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/548

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. Gis nun nepresitaj leteroj al

2) Kian rabaton de la abona mono mi devus doni al la Societo, por ke ĝi prenu sur sin la akceptadon de abonoj kaj dissendadon de la ekzempleroj?


N-ro 268.
L. 2. I. 1914

Kara sinjoro! — Mi ricevis viajn leterojn de 20/XII kaj 29/XII. Pri via propono fariĝi konstanta kunlaboranto de „Lingvo Internacia“ mi jam nun povas al vi respondi, ke tiun proponon mi bedaurinde ne povas akcepti: mi ne volas min ligi per ia kontrakto aŭ promeso. Koncerne la eldonadon de la Biblio mi nun ne povas ankoraŭ doni al vi definitivan respondon. Tre verŝajne mi restos ĉe mia unua intenco kaj eldonados la Biblion je mia propra kalkulo. Se post plua pripensado mi trovos, ke mi povas ŝanĝi mian intencon kaj akcepti vian afablan proponon, mi siatempe skribos tion al vi.

P. S. Okaze de la komenciĝinta nova jaro volu akcepti miajn plej bonajn dezirojn.


N-ro 269.
L. 27. VII. 1914

Kara sinjoro! — Dum mia restado en Parizo mi faros verŝajne tre malmulte da vizitoj, ĉar korpe kaj spirite mi estas tre laca. Tamen la blindulojn mi tre volonte vizitos kune kun mia edzino; sed mi petas vin, volu siatempe memorigi min pri tio.

Fari ion por la blinduloj mia edzino pro diversaj kaŭzoj bedaŭrinde ne povas; tial akcepti titolon, kiam ŝi nenion povas fari, estus por ŝi malagrable.

Tamen se vi trovas, ke ŝia nomo povas esti utila, ŝi akceptos la titolon de protektantino volonte kaj danke.



Al s-ro H. J. Bulthuis, Gouda


N-ro 270.
P. 20. XI. 1902

Kara sinjoro! — Mi tre ĝojas, ke vi aliĝis al nia afero, kaj mi esperas, ke via laborado alportos al nia afero multe da fruktoj. — Se mi ricevos de la firmo Hachette vian tradukon, mi volonte ĝin trarigardos kaj korektos. — „Bibliotekon“ mi nun ne eldonas: mi persone eldonas nun nenian gazeton.


N-ro 271.
P. sen dato [1]

Kara sinjoro! — Vian adreson mi enskribis sub No. 9513. Adresaron vi ricevos en Aprilo. — Vian sistemon stenografian mi danke ricevis, trarigardis ĝin kaj nun mi ĝin resendas al vi. Ĝi ŝajnas al mi bona, sed precize juĝi mi ne povas, ĉar mi estas tro malmulte kompetenta en la afero stenografia.


  1. skribita post la antaŭa, ĉar s-ro B. nun estas en s’Gravenhage.