Th. Ĉart - Bulthuis - Deshayes - Grinfeld. — N-roj 267—275
Al prof-ro René Deshayes [1]
Kara sinjoro! — Por la saluto, kiun vi sendis al mi de la Grupo Chaumont mi kore dankas vin kaj ĉiujn estimatajn membrojn de la Grupo. —
Pri via intencita lernolibro „Ĝardeno Esperantista“ mi pensas, ke ĝi ne alportus grandan utilon kaj nur elvokus eble diversajn atakojn kontraŭ vi.
Kara sinjoro! — La muzikon por la versaĵo „L’ Espero“ mi danke ricevis. Ĉar mi komprenas muzikon tro malmulte, tial mi ne povas diri al vi ĉu via muziko estas bona aŭ ne.
Eble vi volos fari ian belan muzikon al alia himno esperantista „La Vojo“[3], al kiu ĝis nun ankoraŭ neniu faris muzikon, kvankam la teksto de „La Vojo“ estas multe pli bona kaj pli grava ol de „L’Espero“?
Vian adreson mi enskribis [4]
Kara sinjoro! — Presigi la „Vojon“, vi havas plenan rajton kaj vi tute ne bezonas peti mian permeson pro tio ĉi. Ankaŭ la permeson de la firmo Hachette vi ne bezonas. Permeson de mi kaj de Hachette devas havi nur tiu aŭtoro, kiu volas preni sur sia verko la vortojn „aprobita de Zamenhof“; sed verko muzika ja tute ne bezonas tian surskribon.
{c|Al d-ro A. M. Grinfeld, Kiŝinev}
Kara kolego! — En la pasinta monato mi ricevis vian poŝtan karton kaj tiam mi laŭ via deziro skribis al la magazeno de Ŝaĥ pri la vendado de esperantaj verkoj (ĉe malgrandaj mendoj — 25% da rabato, ĉe pli grandaj — pli multe, ĝis 50%; por la transsendo 10%); ĝis nun tamen mi ricevis de la magazeno nenian mendon.
- ↑ la 1-a letero adresita al Chaumont, la 2-a al Sens, la 3-a al Paris.
- ↑ La enhavo de ĉi tiu kaj de la aliaj 2 leteroj al R. D. montras, ke oni devas envicigi ĝin ĉi tien.
- ↑ Tiu ĉi versaĵo (farita de mi) estis presita antaŭ 6 jaroj en la gazeto „Lingvo internacia“.
- ↑ Sur la dorsa flanko kaj sur aldonita papereto Zamenhof skribis la tekston de „La Vojo“. (Laŭ la peto de d-ro Zamenhof prof-ro R. Deshayes verkis muzikon por „La Vojo“, kiun s-ino Mudie (patrino) kantis ĉe la kongreso en Boulogne.)