Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/550

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. Gis nuh nepresitaj leteroj al

Al d-ro I. Fels, Łwow

N-ro 276.
P. sen dato kaj jaro (1903 aŭ 1904)

Kara kolego! — Ĉar la detaloj, pri kiuj vi skribas [1], estas ne en la parto medicina, sed en la parto literatura, tial mi ne havis la rajton ŝanĝi la tekston sen la permeso de la aŭtoroj.



Al Georgij Karpoviĉ s-ro Davidov, Saratov


N-ro 277.
NP. 10. I. 1904 (poŝtstampo)

Kara sinjoro! — Mi konsilas al vi turni vin rekte al la redaktoro de Rondiranto (G. P. Oreŝkov en Plovdiv), ĉar se vi dezirus korespondi kun li per mi, tio ĉi estos tro neoportuna por ni ĉiuj. Vi povas skribi al li esperante aŭ ruse.

P. S. Vian adreson mi transdonis al la redakcio de Rondiranto 1./14. de Decembro.



Al d-ro Ambrosio Vargas, Santa Rosa de Necoxtla


N-ro 278.
P. 2. IV. 1904

Kara sinjoro! — La januaran numeron de la „Meksika Lumturo“ mi ricevis kun plezuro kaj mi dankas kaj mi deziras al via gazeto la plej bonan sukceson. — Diri al vi ĉu la Regularo de via Societo estas bona aŭ ne bona mi ne povas, ĉar ĉio dependas de la lokaj cirkonstancoj kaj kutimoj. Mi esperas ke la Regularo montriĝos bona kaj ke la Meksika Societo esperantista baldaŭ ricevos gloran nomon en la mondo esperantista.



Al d-ro A. I. Asnes, S. Peterburg


N-ro 279.
NP. 12. (25.) XII. 1904

Kara kolego! — La 100 rublojn mi danke ricevis kaj enskribis en vian kalkulon. Mi ankaŭ ricevis la Hamleton kaj Jarlibron kaj mi dankas vin kore. La koston de la transsendo volu enskribi en mian kalkulon. El la Krestomatio neniu ekzemplero perdiĝis, ĉar Hachette sendis ne 100 ekz. sed nur 99 ekz. Hieraŭ mi sendis al vi po 25 ekz. de NoNo 64 kaj 90 kaj 15 ekz. de Adresaro [2]; se vi bezonas pli grandan nombron da ekzempleroj, volu skribi al mi. — La NoNo 80, 92, 44, 30 mi jam ne havas; ĉiujn restintajn literaturajn verkojn foraĉetis de mi la Grupo Pariza, kaj mi nun havas nur lernolibrojn kaj vortarojn por

rusoj (NoNo 77, 72, 90, 64, 17).

  1. La adresito estis plendinta pri eraro medicina en la Fundamenta Krestomatio, Il-a eldono 1903, paĝ. 108.
  2. por ĉio tio ĉi mi enskribis en vian kalkulon 10 r. 35 kop.