Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/551

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fels - Davidov - Vargas - Asnes. — N-roj 276—282

N-ro 280. N l . 14. (27.) III. 1905

Kara kolego! — Mi sendis al vi hodiaŭ, laŭ via deziro, 100 ekz. de No 77 kaj 50 ekz. de No 17.

Ilia kosto nominala estas.............. 75 r. 00

50%.....................................37 . 50

                                       37 . 50

Kosto de ekspedo 0 . 30

Kune 37 r. 80 k.

Tiun ĉi sumon mi enskribis en vian ŝuldon.

La 50 r. senditajn de s-ro Rogaĉev Antonov mi siatempe ricevis kaj enskribis.

La ĵurnalon „Esperanto“ mi trovas bona.

Mia frato jam revenis el Port-Arturo; sed li havas nur forpermeson por 2 monatoj; post tiu tempo.li denove devos iri en la militon.

Ĉu vin oni ne vokas?


N-ro 281. NL. 8. VI. 1905

Kara kolego! — Pardonu, ke mi ne skribis al vi tuj post la ricevo de la „Ruslanda Eperantisto“, ĉar mi estis tiel okupita, ke mi ne povis trovi eĉ unu liberan minuton. Mi deziras al via entrepreno la plej bonan sukceson kaj laŭ via deziro mi sendas al vi nun aparte malgrandan letereton, kiun vi povas presigi en via gazeto.

Skribi al vi leteron pli grandan mi nun ne povas, ĉar ĝis nun ne estas al mi ankoraŭ tute klara via rilato al la gazeto de d-ro Ostrovskij. Tiu ĉi lasta estas tre kolera kontraŭ vi. Mi estas tute certa, ke lia kolero estas ne prava, kaj lian agitadon kontraŭ vi mi malaprobas; tamen enmiksi min en la aferon inter vi ambaŭ mi kompreneble ne povas.

Se vi estos ĉiam en plena ordo kaj se via organo elirados ĉiam kun severa reguleco, tio ĉi estos de via flanko la plej bona defendo kontraŭ ĉiuj privataj atakoj.

P. S. Mi petas vin, volu enskribi min kiel abonanton de la „Ruslanda Esperantisto“; la pagon volu enskribi en mian kalkulon.


N-ro 282. N L. 17. IX. 1905

Kara kolego! — Mi ĵus ricevis vian leteron de antaŭhieraŭ. Estante nun terure okupita, mi ne povas respondi al vi pli detale; sed por ke mia silento ne igu vin pensi, ke mi ankaŭ apartenas al viaj malaprobantoj, mi rapidas trankviligi vin per kelkaj vortoj:

a) La agadon de d-ro O. kontraŭ vi mi jam de longe trovis ne prava; mi skribis pri tio siatempe al li mem kaj pli detalan leteron mi skribis antati kelke da monatoj al d-ro Grŭnfeld en Kiŝinev, kiam li sub la influo de d-ro O. kulpigis vin antaŭ mi. Estu plene konvinkita, ke sur min la malaprobinda agitado de d-ro O. faras nenian influon.