Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/552

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

b) Kontraŭ s-ro K. mi estos singarda kaj mi havos kun li neniajn aferojn.

P. S. La enhavo de tiu ĉi letero kompreneble devis resti afero privata kaj ne devas esti publikigata.

Antaŭ unu monato mi ricevis la No 2 de „Ruslanda Esperantisto“ por s-roj Grabowski, Brzostowski kaj Nauman (kaj mi transsendis al ili), sed por mi mem mi ne ricevis, kvankam mi abonis por mi ankoraŭ en Majo; volu sendi al mi tiun numeron.— La ekzemplerojn de la aliaj Varsoviaj abonantoj volu sendadi rekte al ili, sub ilia propra adreso, ne sub la mia.


N-ro 283.
NL. 3. X. 1905

Kara kolego! — La 50 rublojn mi danke ricevis kaj enskribis. Lati mia libro vi nun restas ŝulda al mi ankoraŭ 71 r. 57 kop. — La francan ordenon de „Honora Legio“ mi efektive ricevis.


N-ro 284.
NP. 4. X. 1905

Por la gratulo, kiun „Espero“ sendis al mi, mi esprimas al la Societo mian koran dankon.


N-ro 285.
NP. 1. XI. 1905

Kara kolego! — Antaŭ 10 tagoj mi ricevis vian telegramon, sed ĉar la fervojo ne funkciis, mi ne povis plenumi vian peton. Hieraŭ kaj hodiati mi sendis al vi per 4 banderolaj paketoj:

50 ekz. de No 77

50 ekz. de No 64.

Pli mi nun ne povas sendi, ĉar mi havas tro malmulte kaj la presejoj nun ne laboras. La No 17 mi jam tute ne havas. — Por la senditaj libroj mi enskribis en vian kalkulon 19 r. 50 kop.


N-ro 286.
NL. 8. XII. 1905

Kara kolego! — Koran dankon por via saluto. En nia urbo la situacio estas ankoraŭ multe pli terura ol en S. Peterburgo, ĉar krom la komunaj aferoj ni havas ankoraŭ la vekiĝintan nacian ŝovinismon. Mi estas nun absolute nekapabla por iu laboro.

Per s-ro Kaminski mi sendas al vi 20 ekz. de No 17 kaj 100 ekz. de No 77; por ĉio mi enskribis en vian ŝuldon 22 r. 50 kop. Ĉar mia nuna financa situacio estas nun° tre malfacila, tial mi estos al vi tre danka, se ĉe la unua eblo vi volos sendi al mi vian ŝuldon.

Al s-roj Vejsbrut kaj Lojko mi siatempe respondis, sed ili ne ricevis miajn leterojn pro la striko. La 20 ekzemplerojn de „Ruslanda Esperantisto“ mi ricevis kaj en mia letero mi demandis s-ron Lojko kial oni sendis al mi tiom multe da ekzempleroj. La adresojn mi ne povas kolekti nek kolektigi, ĉar tio ĉi postulas tro multe da tempo kaj laboro (pretan kolekton da adresoj mi ne havas, kaj mi devas sekve serĉi en grandega multo da leteroj, arĥivoj k.t.p.).