Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/553

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Artikolon por via gazeto mi eble sendos al vi post 3—4 semajnoj (mi tamen ne promesas certe). De la No 17 mi jam presis (stereotipe) novan eldonon.

P. S. 22/XII 1905. Antaŭ 2 semajnoj estis ĉe mi s-ro Kaminski kaj mi pretigis por li la nunan leteron kaj la pakaĵon da libroj kaj mi sendis ĉion laŭ tiu adreso, kiun li lasis al mi („str. Dzielna No 17, ĉe s-ro Dinenson“). Sed bedaŭrinde montriĝis, ke la adreso estis erara! Neniu Dinenson tie loĝas [1] Tial la pakaĵo devis resti ĉe mi (ĉar mi ne sciis kie serĉi s-ron Kaminski), kaj mi nun sendis ĝin al vi hieraŭ per fervojo kaj la kvitancon por ricevo de la pakaĵo mi tie ĉi almetas.


N-ro 287.
NP. 8. I. 1906

Kara kolego! — Vian poŝtan karton de 24/XII kaj la 3 ekz. de „Bolesĉjo“ mi danke ricevis. Por ĉio akceptu mian koran dankon. La formaton kiun vi intencas doni al la apartaj depresoj mi kun plezuro akceptas.


N-ro 288.
NP. 12. I.1906

Kara kolego! — La artikoleton, kiun mi sendis al vi hieraŭ, volu presi nur en la gazeto, sen pretigado de apartaj depresoj. — Kun la artikoleto vi devas fari al vi nenian maloportunaĵon: se parto de la Februara numero estas jam kompostita, vi povas presigi la artikoleton en la mezo, aŭ eĉ en la fino de la numero; se la tuta numero jam estas kompostita, vi povas lasi la artikoleton por la numero Marta.


N-ro 289.
NP. 19. I.1906 (poŝtstampo)

Kara kolego! — Ĉar la „Aldono“ ne estas tre grava, tial ŝajnas al mi, ke estas pli bone presi ĝin nur en la gazeto, sed ne en formo de aparta depreso algluota al la broŝuro (kio farus ne bonan impreson). Se mi devos presi duan eldonon de la broŝuro, tiam mi almetos ankaŭ la Aldonon. — Presi aparte folieton kun preseraroj ŝajnas al mi afero superflua, ĉar ordinare la leganto ne atentas la tabelon de preseraroj. Tamen por la okazo se vi persone volas scii la erarojn, mi sendis al vi hodiaŭ unu ekzempleron de la broŝuro, en kiu mi signis la plej gravajn trovitajn erarojn.


N-ro 290.
NL. 24. I. 1906

Kara kolego! — Kun plezuro mi ricevis la Januaran numeron de „Ruslanda Esperantisto“ kaj ankaŭ unu ekzempleron de la aparta depreso de la Dogmoj, kaj mi dankas vin kore. Bedaŭrinde en la teksto

sin trovas diversaj preseraroj, el kiuj kelkaj estas tre gravaj kaj tute

  1. Supozante ke li eble ne bone elparolis la nomon de la strato mi serĉis ankaŭ en alia strato kiu havas iom similan sonadon (str. Zielna), sed ankaŭ tie la dirita persono ne loĝas!