Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/554

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kripligas la sencon (ekzemple sur la una [1] paĝo) anstataŭ la esence grava esprimo „pogloŝĉateljnija stremlenija“ [2] estas presita „poloĵiteljnija(!) stremlenija“ [3]; en la dogmo 10, lit. b, kie mi diras ke la religio devas doni „duĥovnujn teplotu“[4], anstataŭ tio ĉi estas presita „duĥovnujn temnotu“[5]!! (Kia fatala kaj malagrabla eraro!) Se vi ne dissendis ankoraŭ parton de la apartaj depresoj, mi petas vin, volu sendi ĉiujn ekzemplerojn al mi, kaj mi forigos en ili la plej gravajn erarojn. Al la rusaj gazetoj mi kredeble ne dissendos la libreton.

Pardonu, ke mi nun turnas min al vi ankoraŭ kun unu peto. Mi sendas al vi nun „Aldonon al la Dogmoj“ kaj mi petas vin, se vi nenion havas kontraŭ tio ĉi, volu ĝin ankaŭ publikigi en la venonta numero de la „Ruslanda Esperantisto“. Mi petas, ke ankaŭ tiun ĉi artikoleton la presisto pretigu por mi en formo de apartaj depresoj [6] (1000 ekzemplerojn), kiujn mi intencas enmeti en ĉiun ekzempleron de la broŝureto pri la dogmoj.


N-ro 291.
L. 25.I.1906

Ĵus mi ricevis vian leteron de 10/23 I kun la fervoja kvitanco kaj la kalkulo de la presisto (kiun mi nun resendas al vi). La sumon 39 r. 10 kop. (presado kaj transsendo) mi enskribis en vian krediton. La kalkulon de la presisto mi trovas sufiĉe kara (precipe mirigas min la granda pago por la paĝigado (verstka)[7]; tamen ĉi tio ne estas grava; pli malagrabla estas la (—)[8] preseraroj, ellasitaj vortoj k.t.p.

Al la rusaj gazetoj mi nun ne deziras dissendi; la 300 ekz. kiuj restis ĉe (—-)[9], vi povas lasi ĉe vi por la vendado, se oni sin turnas al vi, po 20 kop. por ekzemplero. Al vi mi kalkulados tiun ĉi broŝuron kun (—)[10] 60% da rabato; sekve se vi deziras lasi ĉe vi la 300 ekz., mi enskribos por ili ĉiuj en vian ŝuldon 24 rublojn.

La kritiko de prof. Dombrovski sendube estas tre mallaŭda, (ĉar li ja estas pastro kaj sekve ne povas aprobi hilelismon); tamen mi konsilas al vi akcepti lian kritikon por via ĵurnalo; kaj ne sole lian, sed ankaŭ diversajn aliajn kritikojn, kiujn vi eble ricevos, ĉar estas necese, ke la afero estu senpartie kaj ĉiuflanke analizita kaj prijuĝita.

En okazo de bezono mi poste (sub ia pseŭdonimo) skribos kontraŭkritikon.

  1. tiel skribita en la originalo mem; evidente skriberaro.
  2. en la originalo ruslitere, signifas: „englutemaj akceloj“.
  3. en la originalo ruslitere, signifas: „pozitivaj akceloj“.
  4. en la originalo ruslitere, signifas: „spiritan varmecon“.
  5. en la originalo ruslitere, signifas: „spiritan mallumon“.
  6. simpla folieto, sen kovrilo, sen titola paĝo k.t.p.
  7. ruslitere en la originalo, signifas: paĝigado.
  8. iu vorto forstrekita en la originalo.
  9. evidente preterlasita la vorto: vi.
  10. antaŭe skribita kaj forstrekita: 75%.