A. I. Asnes. — N-roj 290—293
(Se vi konsentas preni la 300 ekz. de la broŝuro por vendado, tiam mi kore vin petas antaŭe korekti en ili per plumo almenaŭ la du plej gravajn preserarojn, kiujn mi supre montris.) [1]
Kara kolego! — Pardonu min, ke mi nun denove turnas min al vi kun peto.
Ĉar la nomo de mia broŝuro (pri la dogmoj) estas tro hebrea kaj la antaŭparolo tro rusa, tial mi decidis presigi tute novan eldonon de mia broŝuro. Ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj transdoni mian manuskripton al s-ro Vejsbrut kun la peto, ke li presigu por mi la broŝuron?
Esperante ke vi ne rifuzos amike plenumi mian peton, mi sendis al vi hodiaŭ la ŝanĝitan manuskripton. Se la plenumo de mia peto prezentus por vi ian maloportunaĵon, tiam volu resendi al mi la manuskripton, por ke mi presigu ĝin en Varsovio.
La broŝuro devas esti presita ne en ambaŭ lingvoj kune, sed en ĉiu lingvo aparte. Antaŭ ĉio devas esti presata la parto rusa, kiun mi dezirus havi kiel eble plej frue, ĉar mi intencis dissendi ĝin al la gazetoj.
De ambaŭ broŝuroj devas esti presitaj po 1.000 ekzempleroj.
En la okazo, se vi eble deziros eldoni la broŝuron je via propra kalkulo, mi volonte transdonas al vi tiun ĉi rajton tute senpage, kaj vi povas presi de ĝi kiom da ekzempleroj vi volos, — nur sub la sekvantaj 2 kondiĉoj:
a) la prezo en ĉiu lingvo devas esti ne pli granda ol 10 kop.
b) la rajto de eldonado ne devas esti via ekskluziva (t. e. ankaŭ ĉiu alia persono aŭ firmo, kiu [—] [2] volus represi la broŝuron, devas havi la rajton tion ĉi fari).
Se vi ne deziras eldoni la broŝuron je via kalkulo, tiam volu ĝin presigi je mia kalkulo.
Mi petas, ke la presisto sendu al mi la presprovaĵojn (korrekturnie ottiski)[3] por korekti.
Mi esperas, ke vi ne koleras min por la klopodoj, kiujn mi faris al vi.
P. S. Mi estos al vi tre danka, se vi volos kolekti aparte ĉiujn leterojn kiujn vi ricevas pri la hilelismo-homaranismo, kaj sendadi ilin al mi de tempo al tempo.
Kara kolego! — Koran dankon por la alsenditaj poŝtaj kartoj de s-roj Davidov kaj Tabenski kaj por la eltiro el la letero de s-ro Vasiljev.
Al ĉiuj tri personoj mi hodiaŭ skribos respondojn.