Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/556

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

V. B. Ĝis nun nepresitaj leteroj al

La represado de mia broŝuro kompreneble tute ne estas via kulpo; vin mi povas nur tre kore danki por via klopodado pri la publikigo de la unua broŝuro. La represadon mi tute ne bedaŭras, ĉar la dua eldono tute ne forigas la valoron de la unua eldono, kiun mi tute trankvile eluzos ĝis la lasta ekzemplero. La unua eldono servis nur kiel provo; la dua servos por pli vasta propagando (kaj por propagando pli vasta mi trovis necese pli neŭtraligi la nomon kaj la antaŭparolon).

Mi dankas vin tre kore por via promeso klopodi pri la eldono de mia dua broŝuro kaj legi la unuajn presprovaĵojn.

Kontraŭ la publikigado de la kritikoj de s-roj Dombrowski°, Moch kaj aliaj en la „Ruslanda Esperantisto“ mi de mia flanko havas absolute nenion; kontraŭe, mi estus eĉ tre kontenta, se via gazeto malfermus vastan polemikon pri la hilelismo-homaranismo, ĉar nur per senpartia polemiko ni ekscios la efektivan veron, kio estas por mi la plej grava; sed admoni vin, ke vi presu ĉiujn artikolojn, mi ne volas, ĉar ĉio devas dependi de via propra juĝo, t. e. ĉu vi trovos la artikolojn interesaj por viaj legantoj aŭ ne.

Se iu volos aĉeti de vi ekzemplerojn de la unua eldono de la broŝuro, vi povas kuraĝe ilin vendi, ĉar — kiel mi diris — la dua eldono ne senvalorigas la unuan. Vi povas ankaŭ disdonadi (je mia kalkulo) ekzemplerojn senpagajn al ĉiuj personoj, kiujn vi trovos utile ekinteresigi [1] por la hilelismo.

P. S. Se iu vin demandos pri la adreso de la „Unua rondeto hilelista“, vi povas respondi, ke la adreso de la sekretario de la rondeto estas: „D-ro Aleksandro Zamenhof (mia frato), Varsovio, str. Nowolipki No 43“. Post (kelka tempo) [2] 10—15 tagoj [3] ni havos alian sekretarion, kaj tiam mi skribos al vi lian nomon kaj adreson.


N-ro 294.
NP. 16. II. 1906 (poŝtstampo)

Kara kolego! — Mi sciigas vin, ke de nun la adreso de la sekretario de la unua rondeto homarana (hilelista) estas:

D-ro A. Waldenberg, ul. Grzybowska No 15. Varsovio.


N-ro 295.
NL. 20. III. 1906

Kara kolego! — Kun tiu ĉi letero mi sendas al vi en ambaŭ lingvoj unu artikoleton, kiun mi petas vin tralegi kaj skribi al mi, ĉu vi volas presigi ĝin en la „Ruslanda Esperantisto“? tiam mi petas vin, volu ĝin presigi por mi (kompreneble je mia kalkulo) ankaŭ en formo de aparta depreso, en ĉiu el la ambaŭ lingvoj aparte, po 1000 ekzempleroj en ĉiu lingvo.

P. S. Ĉu vi ricevis ankoraŭ de iu aliĝon al la homaranismo? La broŝuron „Homaranismo“ (700 ekz. en lingvo rusa kaj 700 ekz. en Esperanto) mi ricevis kaj mi dankas vin kore por viaj klopodoj. Volu

sendi al mi la kalkulon pro la mono, kiun vi pagis al la presisto.

  1. la lastaj du literoj forstrekitaj en la originalo.
  2. forstrekita en la originalo.
  3. skribita super la linio.